Kultursekvanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
turfalko nestas ofte en konstruaĵniĉoj.
niza ino kun kolombo, en centro de la urbo Bochum.
Bruna rato kaj kolombo ĉe stagno de Hamburgo.

Kultursekvantohemerofilo (greke hemeros ‚kultivita‘, philos ‚ema‘) estas bestoj aŭ plantoj, kiuj ricevis avantaĝojn en antropogena pejzaĝo. Tial ili sekvas al la homo en ties kulturpejzaĝo (agroj, herbejoj, vojoj, setlejoj, domoj). Aparta grupo estas la sinantropiaj specioj.

Klasikaj kultursekvantoj estas ekzemple eŭropa leporo, kampa muso, malgranda brasika pierido, kampa hamstro, griza perdriko, ordinara koturno, kampalaŭdo kaj vanelo.

La populacioj de tipaj specioj en agrikulturaj bienoj, kiel hejma muso, vespertoj, kamphirundo kaj murhirundo, turstrigo, ĝardenruĝvostulo kaj doma muŝo, malgrandiĝas; la nigra rato estas minacata. Tipa kultursekvanto en suburbaj regionoj estas ankaŭ la nigra korniko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ulrike Pollack: Die städtische Mensch-Tier-Beziehung: Ambivalenzen, Chancen und Risiken. Universitätsverlag der TU, 2009. ISBN 978-3-7983-2112-0.