Kumagaja
Kumagaja | ||
---|---|---|
Flago | Blazono | |
speciala urbo de Japanio, urbego [+] | ||
Lando | Japanio | |
gubernio | Gubernio Saitamo | |
Koordinatoj | 36° 9′ N, 139° 23′ O (mapo)36.147388888889139.38863888889Koordinatoj: 36° 9′ N, 139° 23′ O (mapo) [+] | |
Akvokolektejo | 159,82 km² (15 982 ha) [+] | |
Areo | 159,82 km² (15 982 ha) [+] | |
Loĝantaro | 193 190 [+] (1-a de marto 2021) | |
Horzono | UTC+9 | |
Vikimedia Komunejo: Kumagaya, Saitama [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Kumagaja, (japane 熊谷市) estas urbego en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en regiono Kanto, en Gubernio Saitamo.
Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2021 Kumagaja havis populacion de 195 277.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Kumagaja situas sur aluvia ebenaĵo, la plej alta punkto estas 83 m laŭ la marnivelo. La urbego estas konata pro sia abunda kaj altkvalita subtera akvo. Fukaja troviĝas 12, Ageo 26, Kavagoe 27, gubernia sidejo Saitamo 35, Jono (urbo) 36, Kaŭaguĉi 47, ĉefurbo Tokio 60 kilometrojn aere laŭ [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la pli modernaj tempoj Kumagaja prosperis kiel laŭvoja poŝta stacio. En 1889 ĝi estis kreita moderna municipo. Inter 1923-1932 la proksimaj vilaĝoj aliĝis al Kumagaja, en la sekva jaro ĝi estis levita urbo. En 1945 la urbo estis bombardita, iom poste denove komencaj vilaĝoj aliĝis, en 2005 kaj 2007 jam urboj aligis.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Kumagaja estas industria kaj komerca centro. Signifa parto de la loĝantaro navedas precipe al Tokio.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Kumagaja en kampuso okazas la plej altnivela eduko.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Al Kumagaja kuras ok naciaj aŭtovojoj kaj tri fervojaj linioj, ili helpas la navedantojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Kumagaja situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 15,5 °C kaj varias inter 11-21 °C. La jarpluvo averaĝas 1306 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, sed inter novembro-marto iomete pli malofte.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Nomportantoj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans