Kumbhamela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kumbhamela en la jaro 2001
Kumbhamela en Haridvar

Kumbhamela (en nagario कुम्भ मेला) estas hinduista pilgrimo, kiun partoprenas grandega kvanto de homoj. Ĝi okazas kvarfoje dum dek du jaroj kaj loko de ties okazado alternas en kvar urboj: en Ilahabad, Haridvar, Uĝain kaj Nasik. Lastfoje ĝi okazis en la jaro 2007 kaj partoprenis ĝin pli ol 70 milionoj da hinduistoj.

Plua Kumbhamela okazos en la jaro 2010 en Haridvar.

Kumbhamela estas propre kunigo de du sanskritaj vortoj khumba kaj mela, dum kio la unua signifas kruĉon kaj la alia renkontiĝon, tiu ĉi parolturno devenas el hinda mitologio.

Vidu ankaŭ