Saltu al enhavo

Kumsusana Palaco de la Suno

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kumsusana Palaco de la Suno
금수산태양궁전
maŭzoleo
monumento
memorigaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo brutalismo vd
Estiĝo 1976
Malfermo 1969
Lando Nord-Koreio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Taesŏng-guyŏk
Situo
Geografia situo 39° 3′ 48″ N, 125° 47′ 21″ O (mapo)39.06327125.78905Koordinatoj: 39° 3′ 48″ N, 125° 47′ 21″ O (mapo) [+]

Geografia lokigo sur la mapo : Pjongjango

Kumsusana Palaco de la Suno (Pjongjango)
Kumsusana Palaco de la Suno (Pjongjango)
DEC
Map
Kumsusana Palaco de la Suno
vdr
Statuo de Kim Il-sung kaj florkrono ene de la maŭzoleo. Post la morto de Kim Jong-il, la statuo estis anstataŭigita per du vaksofiguroj prezentantaj la patron kaj la filon.

La Kumsusana Palaco de la Suno (koree 금수산태양궁전, Kǔmsusan Kinyǒm Kungchǒn), antaŭe nomata Kumsusana Memora Palaco kaj iam konata kiel la Kim Il-sung-a Maŭzoleo, estas konstruaĵo situanta proksime de la nordorienta angulo de Pjongjango. Ĝi servas kiel maŭzoleo por Kim Il-sung, la fondinto kaj prezidanto de Nord-Koreio, kaj por lia filo Kim Ĝong-il, kiu poste lin sekvis kiel reganto de la lando.

La palaco estis konstruita en 1976 kiel la Kumsusana Asemblea Halo kaj servis kiel la oficiala loĝejo de Kim Il-sung. Post lia morto en 1994, Kim Ĝong-il transformis la konstruaĵon en la maŭzoleon de sia patro. Oni taksas, ke la kostoj de la transformo atingis 100 milionojn da usonaj dolaroj, kvankam iuj fontoj mencias ciferojn ĝis 900 milionoj.

En la palaco, la enbalzamigita korpo de Kim Il-sung kuŝas ene de vitra sarkofago. Lia kapo ripozas sur korestila kapkuseno, kaj lia korpo estas kovrita per la flago de la Korea Laborista Partio. Kim Ĝong-il, kiu mortis en 2011, estas montrata apud sia patro.

Kumsusan estas la plej granda maŭzoleo dediĉita al komunisma gvidanto. Ĝi estas proksimume 500 metrojn longa kaj limas, sur siaj norda kaj orienta flankoj, al fosaĵo.