Kunĉo Valev

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bulgaraj geesperantistoj

Kunĉo VALEV (1919 - mortis la 20-an de decembro 1990) estis unu el la kolonoj de la moderna bulgara Esperanto-movado.

Multajn jarojn de sia vivo li laboris kiel sekretario kaj ĉefsekretario de Bulgara E-Asocio kaj ĉefredaktoro de Bulgara Esperantisto. Li estis fakdelegito de UEA de post 1958 kaj la UEA-ĉefdelegito en Bulgario inter 1964 kaj 1982. Enlande li estis konata kiel instruanto, organizanto, preleganto, aŭtoro kaj redaktoro de lernolibroj kaj vortaroj. La lastajn jarojn de sia vivo li dediĉis al evoluigo de la bulgara E-kulturo, i. a. kun Bulgara Esperanto-Teatro en Sofio.