Kunbaracs

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kunbaracs (kunbaraĉ) estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kecskemét.

Bazaj informoj

Situo

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo.

Historio

En la 14-a jarcento preĝejo funkciis tie. La unua mencio devenis el 1440 en formo Barócz. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1703 armeo de Francisko Rákóczi la 2-a venkis la serbojn. Baldaŭe vico da farmoj formiĝis. La kampoj apartenis depost 1828 al Tatárszentgyörgy. La komunumo memstariĝis en 1950. Poste 5 kolĥozoj formiĝis.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, poŝto, kuracejo, apoteko.

Vidindaĵoj