Kuncerbumado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kuncerbumado estas tekniko por trovi ideojn kaj solvojn en grupo. La origina formulo en la angla estas brainstorming. Laŭ www.vortaro.net: kuncerbumado estas klopodo trovi solvon al problemo per seninterrompa kolektiva cerbumado.

Por labori kaj kunpensi efike, oni devas limigi la grupon al 12 personoj. La unua etapo estas libera parolado, kie iu ĵetas iun ideon kaj la aliaj ne rajtas komenti aŭ bremsi aŭ kritiki. Tiel naskiĝas bukedo da ideoj kaj solvoj. En dua etapo oni ordigas la ideojn kaj analizas ilian fareblecon, iliajn pozitivajn ecojn, negativajn efikojn, prezon, bezonojn, k.s. Sekve de tio oni atingas la trian etapon, kiam la grupo finfine ion decidas.