Kuniklo de la Metroo de Parizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kuniklo de la Metroo de Parizo (france Lapin du métro parisien), ankaŭ konata kiel Serge le Lapin ("Serĝo la Kuniklo"), estas fikcia kuniklo uzata kiel maskoto fare de RATP ekde la 1970-aj jaroj por promocii infanan sekurecon en la Metroo de Parizo.[1][2] La kuniklo estas bildigita sur afiŝetoj avertantaj pasaĝerojn kontraŭ almetado de la fingroj sur la pordojn kiam ili fermiĝas, akompanataj de mesaĝoj en pluraj lingvoj aldone al la franca. Ĝia desegno ŝanĝiĝis kun la tempopaso.[3][4]

La unua versio estis desegnita de Anne LeLagadec en 1977. La kuniklo estas simbolo de la Metroo[2][5] kaj havas oficialan Twitter-konton.[2]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Serge the Rabbit. RATP.
  2. 2,0 2,1 2,2 ICÔNE - Le lapin rose du métro parisien relooké", Le Monde, 26 Majo 2014. (france)
  3. Serge le Lapin. RATP. Alirita 4 Aŭgusto 2019.
  4. Le lapin du métro relooké (france). Le Parisien. Alirita 5 Aŭgusto 2019.
  5. Le nouveau Serge le lapin de la RATP est toujours aussi vieillot", Le Figaro, 27 majo 2015. (france)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rabbit of Paris Métro en la angla Vikipedio.