Kunkatedralo Sankta Maria de Vigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La kunkatedralo aŭ kapitula preĝejo de Sankta Maria de Vigo estas katolika templo en Vigo, Galegio. Ĝi kundividas la katedralan sidejon de la diocezo Tui-Vigo kun la katedralo de Tui. Ĝia konstruo ekestis en la komencoj de la 19-a jarcento, anstataŭante antaŭan preĝejon tre damaĝitan post incendio, misrekonstruo kaj eksplodo de pulvejo.

La nuna konstruaĵo estis verko de Melchor de Prado Mariño, ligita al la Reĝa Akademio de Sankta Ferdinando (Kadizo) kaj ties stilo estas novklasika, kvankam la turoj estas barokaj.

Fasado de la kunkatedralo

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekzistas atestoj elde la 12-a jarcento pri la ekzisto de preĝejo dediĉita al Maria en Vigo. Tiel aperas en dokumento el 1156 laŭ kiu episkopo Paio Mendez kaj ties kapitulo disdividas la parokojn de la diocezo de Tui. Ĝi ankaŭ aperas en alia dokumento el 1170 laŭ kiu la reĝo Ferdinando la 2a de Leono kaj Galegio transdonas la preĝejon al la episkopejo kiel kompenson pro la alpreno por la krono de aliaj teritorioj. Ĝi ankaŭ estas menciita en diversaj dokumentoj el la monaĥejoj de Melón kaj Oia[1]

Tiu mezepoka romanika preĝejo estis reformita fine de la 14a jarcento en gotika kaj finita en 1403. Tiu nova preĝejo konservis plurajn kapelojn kaj la transepton de la antaŭa.[2] La 11an de junio 1497 ĝi fariĝis kapitula preĝejo kaj ties unua prioro estis Jaime González de Pedroso.

En 1589, kiam la angla korsaro Francis Drake forbruligis ĝin tuta iĝis necesa nova rekonstruo, kiu okazis ĉirkaŭ 1680.

Kunkatedralo el la Ŝtonplaco (Praza da Pedra)

Do oni komisiis novan konstru-projekton al la santiaga arkitekto Melchor de Prado Mariño, ligita al la Akademio de San Fernando (Kadizo). Liaj planoj de 1811, en novklasika stilo kun barokaj turoj, memorigas pri alia verko lia en Santiago: la preĝejo de Sankta Benedikto[3]. La projekto de Melchor de Prado estas tre influita de alia arkitekto, Juan de Villanueva.

La 28an de marto 1813, dum oni solenis la rekonkeron de la urbo al la napoleona armeo, eksplodis la pulvejo de la kastelo de Sankta Sebastiano, tiom forte, ke la preĝejo skuiĝis el la fundamentoj dum la ĉeestantoj fortimiĝe elkuris; oni fine devis detrui ĝin[4]. Post tio la rekonstruo fariĝis urĝa temo kaj do oni petis specialajn impostojn al la reĝo por financi ĝin. La Reĝa Akademio de Sankta Ferdinando aprobis la planojn de Melchor de Prado Mariño.

Tamen, ĉar la Milito de Hispana Sendependiĝo (inter hispanianoj kaj francaj invadantoj) plu okazis en aliaj partoj de la ŝtato la ekkonstruo devis atendi ĝis la 26a de junio 1816. Oni unue kalkulis kvar jarojn por la konstruo, sed ĝi etendiĝis ĝis pli ol dudek pro monmankaj malfacilaĵoj. Tiom grandaj ili estis, ke oni eĉ decidis limigi la vizitojn de la arkitekto de Santiago por ŝpari monon[5]. Oni platigis la terenon por konstrui la placon antaŭ la fasado. La konstruo finiĝis en 1838.

La antikva preĝejo[redakti | redakti fonton]

La templo de la 15-a jarcento ĝis la 19-a jarcentoj estis gotika, formita de centra navo kaj flankaj navoj kun volboj.

La ĉefaltaron formis orkoloran retablon reprezentintan la Triunuon kaj la Ĉieliro de Maria kronita de vitra kruco. Malantaŭ la altaro ekzistis malgranda niĉo kun figuro de la Virgulino. En la sanktejo estis figuroj de la dek du apostoloj kaj anĝeloj. Ambaŭflanke de la ĉefaltaro situis la flankaltaroj, el kiuj elstaris tiu de Sankta Benedikto, el oro kaj alabastro, kun reliefo montranta la Pasion kaj estis akompanita de multnombraj religiulaj figuretoj. Tiu altaro estis donaco de la Ĉefepiskopo de Londono, tial super ĝi videblis la blazono de Anglio. La alia altaro estis dediĉita al Sankta Katarino kaj Sankta Sebastiano kaj ankaŭ estis reprezentitaj la Kvina Angoro de Maria (la elkrucigo de Jesuo), Sankta Amaro kaj Mario Magdaleno.

La kunkatedralo en la malnova kvartalo

Je la du flankoj de la ĉefnavo situis serio da flankokapeloj dekoraciitaj per murpentraĵoj:

Ene de la preĝejo elstaris la korus-seĝaro kaj la orgeno.

Ekstere la templo havis unu solan kvadrat-planan turon kun supre situanta sonoril-horloĝo, du grandajn sonorilojn kaj du malgrandajn.

En la centro de la atrio estis plurcentjara olivarbo supervivinta ĝis la 19a jarcento kies aĝon ne eblis kalkuli, sed kiu eble staris tie ekde la konstruo de la unua preĝejo. Pro ties granda aĝo ĝi fariĝis simbolo de la urbo. Ties ido videblas nun en la promenejo de Alfonso la 12a.

La nuna preĝejo[redakti | redakti fonton]

La nuna templo elstaras pro ties fortikeco- fakte ĝi estis pensita kiel eventuala rifuĝejo en la historia kunteksto de la fino de la Milito de Hispana Sendependiĝo. Dum la konstruado oni modifis la planojn de la turoj (la laste konstruita parto), aldonante balustradojn en la fenestroj, altigante ilin aŭ paŝ-post-paŝe malgrandigante la volumenojn kaj pilastrojn de la turpartoj, tiel intensigante la impreson pri alteco.

Kunkatedralo: detalo de la norda turo

En sia interno videblas la influo de Juan de Villanueva, kiu siavice uzis rimedon tipan de la franca novklasikismo, propra de prakristanaj bazilikoj: kolonaro, vera kolon-ekrano, anstataŭ izolitaj kolonegoj. Temas pri toskanaj kolonoj kun dorikaj kapiteloj kiuj akcentas la monumentecon kaj solenon de la preĝejo, helpitaj de altaj kaj grandvolumaj kuboformaj plintoj. La fenestroj estas simplaj truoj en la muroj, kio donas impreson de emoci-streĉiga malvarmo[6].

La strukturo de la konstruaĵo havas rektangulan planon. Ambaŭflanke de la altaro situas du sakristioj. La limon inter la altaro kaj la cetera centra navo signas unusola arko. La kolonaro kreas du flankajn navojn kun kapeloj. En tiuj flankaj kapeloj videblas figuroj de pluraj sanktuloj, kiel Terezo el Avilo aŭ la alia patrono de Vigo, Sankta Roĥo. Prezidas la ĉefaltaron la Kristo de la Venko.

Mozaikoj[redakti | redakti fonton]

En la preĝejo ankaŭ videblas impresfara moderna mozaiko de la kataluna mozaikisto Santiago Padrós, famiĝinta post siaj verkoj en la monumento de la Valo de la Falintoj de Madrido, kreita de Francisco Franco; ili estas Anunciacio (la anonco kiun arkianĝelo faris al la Virgulino, ke ŝi naskos Jesuon), la elpelo de Adamo kaj Evo el la Paradizo, la trovo de la Kristo de la Venko fare de vigaj fiŝkaptistoj, anĝeloj tenantaj la tabelojn de Moseo kaj la Evangeliojn, ktp. Santiago Padrós lerte kunligas la absidajn scenojn ŝajnigante ke la fonaj urboj (Vigo kaj Nazareto) estas sinsekvoj, reciprokaj plilongigoj. La artisto forpasis en trafikakcidento en 1971 kaj do la verko restis nefinita- ĝi ne kovras la tutan internon de la preĝejo.

La kunkatedralo kaj esperanto[redakti | redakti fonton]

Inter la muroj de la kunkatedralo jam resonis la internacia lingvo, kadre de la 32a Hispana Kongreso de Esperanto. Vendredon, la 21an de julio 1972, je la 10:30, predikis tie en esperanto Pastro Manuel González, kapelano de la urba hospitalo de Vigo[7].

Aliaj informoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaltaro kun la mozaikoj

La preĝejo tenas la faman Kriston de la Venko. Laŭ popola legendo fiŝkaptistoj trovis ĝin en la maro kaj ĝi favoris la viganojn en la Rekonkero kontraŭ la napoleona armeo. La unuan dimanĉon de aŭgusto la figuro de Kristo estas proceziata - temas pri la plej granda religia elmontro de Vigo. En ekstera flanko de unu el la muroj de la preĝejo situas sunhorloĝo kun kalendaro farita de viga horloĝisto en 1837. La placo antaŭ la preĝejo estis unue pavimita en 1857, kiam oni demetis la tombejon. En majo 2011 oni demetis de sur ekstera muro liston de falintoj de la totalisma armeo de Franco dum la Enlanda Milito)[8].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Descripcíón topográfico-histórica de la ciudad de Vigo, su ría y alrededores, 1834, paĝoj 165-185 [1]
  2. José Santiago y Gómez (2006): Historia de Vigo y su comarca, Valladolid, Fray Luis de León, ĉapitro VIII [2].
  3. Iglesias Rouco, Lena Saladina (1979): "La iglesia colegiata (concatedral) de Vigo", en: Boletín del Seminario de Estudios de Arte y Arqueología: BSAA, Universidad de Valladolid, Valladolid, p. 514-519 [3]
  4. Álvaro Cunqueiro kaj José María Álvarez Vázquez, kunordigantoj (1980): Vigo en su historia, Vigo, Caja de Ahorros Municipal de Vigo.
  5. http://www.farodevigo.es/gran-vigo/2010/03/14/iglesia-madre-ciudad-concatedral/419991.html
  6. http://www.udc.es/dep/com/ingles/vigo/col_vig.htm
  7. Boletín n-ro 193, septembro-oktobro 1972, Hispana Esperanto-Federacio, Zaragozo, periodaĵo, p. 5
  8. http://medias.farodevigo.es/portadas/2010-05-14_POR_2010-05-07_01_11_30_1_ejemplar2010050700.pdf