Kunkatedralo Dipatrino (Nyíregyháza)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interno de la katedralo
Kunkatedralo de
Dipatrino
Kunkatedralo de Dipatrino en Nyíregyháza
Kunkatedralo de Dipatrino en Nyíregyháza
paroĥopreĝejokunkatedralo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nyíregyháza
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Latina Eklezio
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
diocezo Debrecen-Nyíregyháza
Dato de konsekro 1904
Statuso kunkatedralo ekde 1994
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Nagy Virgil
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 1902–1904
Specifo
Enhaveco 800 sidlokoj, 400 starlokoj
Longo 50 m (interne)
Larĝo 20 m; 30 m (kruconavo)
Alto 44 m (turoj); 12-14 m (ĉefnavo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kunkatedralo de Dipatrino estas latinkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Nyíregyháza, en la ĉefplaco. Ĝi iomete similas al Vota Katedralo de Szeged, kiu konstruiĝis poste.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua katolika kirko estis konstruita proksimume en 1250, kiun la kalvinanoj profitis ekde la 17-a jarcento. Romkatolika kapelo ekfunkciis en 1783, kiu ricevis paroĥo-rajton post 3 jaroj. La nova preĝejo estis konstruita en 1815. Oni konstruis la nunan, imponan, novan preĝejon en la 1900-aj jaroj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La katedralo situas sola. La fasado estas simetria, kie oni vidas 2 longajn turojn, inter la turoj meze estas la ornamriĉa ĉefenirejo. Post la fasado 3 navojn etendiĝas. La sanktejo estas duonronda. Apud la marmora ĉefaltaro estas skulptaĵoj de Stefano la 1-a (Hungario), Ladislao la 1-a (Hungario), Emeriko de Hungario, Sankta Hieronimo, Elizabeto de Hungario kaj Sankta Margareta de Hungario. La ĉefaltara fenestro prezentas la Sanktan Familion. La du flankaj altaroj estas dediĉitaj al Sankta Jozefo kaj Sankta Maria. Ĉe la predikejo kaj sur muro de la navo estas videblaj la 4 evangeliistoj. La fenestro ĉe la orgeno (farita en 1903) prezentas Sanktan Cecilian.

Kermeso okazas en la 8-an de oktobro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Flanko kaj absido de la Kunkatedralo
Vitraloj
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.