Kunkatedralo de Sankta Johano
Kunkatedralo de Sankta Johano | ||||
---|---|---|---|---|
Konkatidral ta' San Ġwann | ||||
![]() | ||||
katedralo kristana preĝejo ![]() | ||||
Bazaj datoj | ||||
Konstrustilo | Baroko vd | |||
Arkitekto | Girolamo Cassar vd | |||
Estiĝo | 1577 | |||
Lando | Malto ![]() | |||
Situo | La-Valeto | |||
Adreso | Misrah San Gwann | |||
Situanta sur | St John's Square | |||
Situo | ||||
Geografia situo | 35° 53′ 52″ N, 14° 30′ 46″ O (mapo)35.89777814.512778Koordinatoj: 35° 53′ 52″ N, 14° 30′ 46″ O (mapo) [+] | |||
| ||||
Retejo | http://www.stjohnscocathedral.com/ | |||
Kunkatedralo de Sankta Johano (malte Kon-Katidral ta' San Ġwann) estas la kunkatedralo de la Romia Katolika Esipkopujo de Malto en La-Valeto. Ĝi estas nomita kunkatedralo ĉar ĝi funkcias kiel la dua sidloko de la Ĉefepiskopo de Malto kune kun la Katedralo de Sankta Paŭlo en Mdina [1].
Ĝi estis konstruita fare de la Kavaliroj de Malto inter 1573 ĝis 1578 [2]. La konstruo estis komisiita en 1572 de la Grandmajstro de la Ordeno, Jean l'Eveque de la Cassière, kaj ĝian konstruon faris la armea arkitekto Girolamo Cassar, kiu multe laboris en Malto [3] [4].
La katedralo, konstruita baldaŭ post la fino de la Granda Sieĝo de Malto, similas armean fortikaĵon. La abunda baroka interno kontrastas al la lakona fasado [5]. Ĝia dezajno estis farita de la itala artisto Mattia Preti. Malsimplaj ŝtonĉizadoj, volbita plafono kaj flankaj altaroj rakontas la rakonton de la vivo de Johano la Baptisto. La katedralo enhavas ok riĉe ornamitajn kapelojn, kiuj estas dediĉitaj al la ok patronsanktuloj de la Ordeno de la Kavaliroj de Malto kaj egalrilatas al la malsamaj regionoj de Eŭropo asociitaj kun iliaj agadoj.
Unu el la altiroj de la katedralo estas la pentraĵo de Caravaggio " La Senkapigo de Johano la Baptisto " (1608). Ĉi tiu pentraĵo estas unu el la ĉefverkoj de la artisto kaj lia nura subskribita verko. Ankaŭ rimarkindaj estas la marmoraj tomboŝtonoj super la tomboj de eminentaj kavaliroj en la katedralo. Proksime de la ĉefenirejo al la katedralo estas la sarkofago de la 65-a Grandmajstro de la Ordeno de Malto, Marc'Antonio Zondadari de Sieno, kiu estis la nevo de papo Aleksandro la 7-a. La plej grandioze ornamita tomboŝtono estas tiu de la 66-a grandmajstro, António Manuel de Vilhena. En 1775, Francisco Jiménez de Tejada, 69-a Grandmajstro de la Ordeno de Malto, estis entombigita en la Katedralo [6].
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
La Katedralo en la 1870-aj jaroj.
-
La fasado de la Katedralo de Sankta Johano, sub restaŭrado en 2014.
-
Ĉefa Altaro
-
Navo
-
Kapelo de la Relikvoj de la Kavaliroj de Aragono kaj Navaro
-
Kapelo de la Relikvoj de la Kavaliroj de Italio *
-
Enirejo al la katedralo
-
Monumento al Grandmajstro Nicolás Cotoner de Domenico Gaudí en la Kapelo de la Relikvoj de la Kavaliroj de Aragonio.
-
Germana Kapelo
-
detalo
-
Detalo de unu el la entombigtabuloj
-
La plej fama artverko en la katedralo - La Senkpigo de Sankta Johano la Baptisto de Caravaggio (1608)
-
"Jeronimo la Verkisto" de Caravaggio (1608)
-
ciferdiskoj de la horloĝo sur la suda turo
-
predikejo
-
tomboj
-
organo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ St.John's Co-Cathedral (28 December 2012). Arkivita el la originalo je 3 March 2016.
- ↑ St John's Co-Cathedral | Valletta in Malta | Attractions - Lonely Planet (angle). Alirita 2022-12-17 .
- ↑ St. John's Co-Cathedral: Visiting the gem of Valletta (en-US) (2020-03-27). Alirita 2022-12-17 .
- ↑ St John's Co-Cathedral (en-US) (2019-03-12). Arkivita el la originalo je December 17, 2022. Alirita 2022-12-17 .
- ↑ Degiorgio, Stephen. (2010) “Palaces and Lodgings of the Knights of St John at Malta”, I Cavalieri di Malta e Caravaggio : la storia, gli artisti, i committenti. Rome: Logart Press, p. [htt://archive.org/details/kkumulilchiannun008800/e/220 220–228]. ISBN 978-88-87666-15-1. OCLC 887115351.
- ↑ History of St John's – A Legacy of the Knights of Malta. Arkivita el la originalo je 4 March 2016.