Kunlaborismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La nazi-germanie okupita zono de Francio (rozkolore) norde kaj la teritorio de la reĝimo de Vichy (helverde) sude

Kunlaborismo estas volonta kunlaborado de persono aŭ reĝimo kun malamikaj kaj eksterlandaj fortoj kontraŭ ilia propra lando[1]. Ĝi leĝe estas rigardebla kiel formo de alta perfido.

La famaĉa francia ŝtatestro de reĝimo de Vichy Philippe Pétain kaj Adolf Hitler, meze staras tradukisto kaj unua de dekstro staras Joachim von Ribbentrop. La renkontiĝo en la Montoire, la 21an de oktobro 1940
Koncentrejo de Drancy en aŭgusto 1941, foto de la propagandokompanio
Registra slipo en la transira koncentrejo de Drancy. La kaptito Ferdinand Glaser eniĝis la 24-an de novembro 1943 kaj estis deportita al germana koncentrejo Aŭŝvico la 7-a de decembro 1943.
Deportadlisto de Drancy-Aŭŝvico de la 7-a de decembro 1943 (eltiraĵ-dokumento).
La propaganda antisemitisma afiŝo en Parizo, septembro de 1941.
La varbada afiŝo alvokanta aliĝadi al la Waffen-SS en Valonio
Vidkun Quisling, , «Fører» de Norvegio, 1942
Vidkun Quisling, «Fører» kaj la Volontula Norvega Legio, 7a de septembro 1942.[2]
La latva 15a Divizio de Grenadistoj SS dum la parado en Rigo, tuj antaŭ la foriro al la Orienta Fronto, decembro 1943
Generalo Andrej Andrejeviĉ Vlasov inter la soldatoj de "Kontraŭsovetia Liberiga Armeo" i.a. 29a Divizio de Grenadistoj SS (1 rusa), 30a Divizio de Grenadistoj SS (2 rusaj)
La nederlanda afiŝo alvokanta aliĝadi al la Waffen-SS (La Waffen-SS /germana vorto por "Armita SS"/ estis la milita fako de la organizaĵo Schutzstaffel ("Protekta Skadro") aŭ mallonge SS)
La Volontula Dana Legio, 1941.
SS-Divizio "Handschar"
Amin al-Husajni kaj Adolf Hitler rendevue en Berlino, foto de novembro de 1941.
Amin al-Husajni inspektas la bosnian SS-Handschar-Divizion, la 13an de januaro 1944
SS-ano Karl Wolff, li reprezentis Adolf Hitler kaj la Trian Regnon ĉe la itala marioneta reĝimo de Benito Mussolini
La taĉmento de la 1a Kozaka Korpuso de Kavalerio SS
Soldatoj (kroatoj kaj bosn(ian)oj) de la 7a Volontula Divizio Montara SS "Princo Eugeno" batalantaj kontraŭ lokaj partizanoj en Jugoslavio (1943)

La vorto datiĝas de 1871 kaj estas evoluo de la franca vorto collaborateur, kiu estis unue aplikita dum la napoleonaj militoj al francaj kontrabandistoj kun Britio.

La nocio de kunlaborismo sekve estis multe uzata okaze de la Dua Mondmilito, ekzemple kun la reĝimo de Vichy, la Nacia Registaro de Vidkun Quisling en NorvegioSociala Respubliko Itala simile estis en kelkaj aliaj landoj de germane okupita Eŭropo, escepto estis nur Pollando.

Francio: La reĝimo Vichy kolaboranta kun Germanio dum la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Fakte la regoteritorio de la registaro de Vichy nur ampleksis 60 procentojn de la teritorio de kontinenta Francio (vidu la apudan mapon) kaj la transmarajn teritoriojn. La resto de Francio estis administrata de nazie germania armeestro en Parizo, kaj la pleja nordo de la ŝtato (departementoj Nord kaj Pas-de-Calais) de germania armeestro en Bruselo. En la nazie okupita zono de Francio ĉiuj leĝoj de la reĝimo de Vichy nur ekvalidis, kiam la germana armeestro eksplicite jesis kaj subskribis ilin. Sed ankaŭ en la teritorio de la reĝimo de Vichy, la franca registaro fakte ne estis sendependa de la milite venkinta nazia Germanio: eblas nomi la Vichy-an reĝimon kolaboranto kaj satelita ŝtato de Nazia Germanio. Dum la jaroj 1940-44 la reĝimo de Vichy helpadis germanojn kaptadi judojn sur la teritorio de Francio, sume estis kaptitaj pli ol 60 mil judoj kaj senditaj per vagonaro al la germanaj koncentrejoj interalie al Aŭŝvico.

La ĉefa estis la Koncentrejo de Drancytransirejo de Drancy estis dum certa tempo fifama koncentrejo en la urbo Drancy 20 km nordoriente de Parizo, la loko de la gentekstermo en Francio, kie proksimume 65.000 precipe francaj judoj per fervojo estis transportataj en la germanajn ekstermejojn precipe en la nuntempa Pollando (Aŭŝvico kaj aliaj).

Proksimume 63.000 da ili estis murditaj aŭ mortis antaŭe pro la katastrofaj kondiĉoj de loĝado, transporto kaj pritrakto. Inter ili troviĝis ĉirkaŭ 6.000 infanoj. Nur 1.467 travivintoj estis liberigitaj, pere de sveda sendita kaj reprezentanto de la Ruĝa Kruco kune kun la Aliancitaj Militfortoj la 18-an de aŭgusto 1944. Naŭ el dek transportitaj francaj judoj estis deportitaj tra Drancy al Oriento. El la ĉirkaŭ 200.000 deportitoj, ĉirkaŭ 76.000 estis forkondukitaj de la nazioj. La koncentrejo, unue sub franca administracio, estis ekde la 2-a de julio 1943 gvidata de Alois Brunner, asistata de kvar SS-oficiroj. La franca personaro estis maldungita. Ili nomumis malliberigitojn kiel koncentrejan policon ("Membres du Service d'Ordre"). La ceteraj grandaj francaj kolektejoj por judoj troviĝis en la koncentrejo Royallieu en la departemento Oise, la transitejo Pithiviers (departemento Loiret) kaj, en la sama departemento, Beaune-la-Rolande. Post la germana ekokupado de Francio en majo kaj junio 1940, granda konstruaĵo, la Cité la Muette, unue planita kiel publika loĝkonstruejo, sed poste uzata kiel polica kazerno, estis konfiskita de la germana armeo Wehrmacht kaj transformita en la ĉefan malliberejon por judoj, sed ankaŭ por anoj de aliaj etnaj aŭ sociaj malplimultoj.

Kiel aliaj malliberejoj en Francio, la transira koncentrejo Drancy estis starigita laŭ ordono de la okupadforto sub respondeco de la alta SS-policgvidanto kaj estis submetita al la kontrolo de la SS ĝis julio 1942 sub Theodor Dannecker, ĝis junio 1943 Heinz Röthke kaj ekde la 3-a de julio Alois Brunner. Ĝi estis elektita pro sia proksimeco al la granda stacidomo. La koncentrejo estis malfermita post homĉasado kontraŭ parizaj judoj en aŭgusto 1941, kiam 4.000 homoj estis arestitaj. Pluaj ondoj de arestoj kontraŭ judoj estis faritaj de la franca polico laŭ decido de la Reĝimo de Vichy de marŝalo Philippe Pétain ekde 1941 ĝis 1944 ne nur en la okupata zono, sed ankaŭ en la "neokupata" suda zono. Tiuj direktiĝis ankaŭ kontraŭ la judoj fuĝintaj el Germanio kaj Aŭstrio al Suda Francio, kiuj en koncentrejoj atendis sian vizon, sian ŝipvojaĝon aŭ sian eliron en landon sen persekutado (plej ofte UsonoMeksiko, Kubo, Ĉinio aŭ transiran vizon por HispanioPortugalio.

La koncentrejo en Drancy estis kvaretaĝa U-forma konstruaĵo ĉirkaŭ proksimume 400 m longa, proksimume 40 m larĝa interna korto de la arĥitektoj Marcel Lods kaj Eugène Beaudoin, origine konceptita por 700 homoj, en kiu tamen, dum sia kulmina tempo, pli ol 7.000 homoj estis enfermitaj. Ĝi servis ankoraŭ en oktobro 1939 al la franca polico por internigi aktivajn komunistojn, kaj komence de la milito oni enfermis tie francajn militkaptitojn, poste kaptitajn jugoslavajn kaj grekajn civilulojn. La koncentrejo estis ĉirkaŭata de pikdrato kaj ĉe ĉiuj kvar anguloj de gvatturoj kaj gardata de francaj ĝendarmoj. Surbaze de dokumentoj kaj atestoj, la malhumanaj kondiĉoj kaj la brutaleco de la francaj gardistoj en Drancy estas pruvitaj, interalie la tuja disigo de etaj infanoj disde iliaj gepatroj ekde ilia alveno.

Klaus Barbie, la fifama buĉisto de Liono, forkondukis ĉiujn judajn infanojn kiujn li povis kapti ĉe traserĉadoj de francaj infanhejmoj, al Drancy, de kie ili estis por murdiĝo senditaj al la germana koncentrejo Aŭŝvico (vidu ankaŭ: Infanoj de Izieu).

Ankoraŭ en novembro 1941, proksimume 800 internigitaj malsanuloj sub 18 jaroj estis liberigitaj. En decembro 1941, kiel venĝo pro franca atako al germana policoficiro, 40 malliberuloj de Drancy estis ekzekutitaj. La armeestro en Francio, Otto von Stülpnagel, ricevis de la ĉefstabo de la Wehrmacht en Berlino ade postulojn mortpafi ostaĝojn kiel venĝo pro atencoj de la rezistado kontraŭ germanaj soldatoj kaj policistoj. Responde, Stülpnagel postulis siavice en 1941 la deportadon de "pli grandaj amasoj da judoj kaj komunistoj al Oriento", ĉar tiu "efikas multe pli malinstige al la franca loĝantaro ol la amasaj mortpafadoj kiujn ĝi ne komprenas".

En la sama monato, la majoro Walter Bargatzky, juristo, kiu apartenis al la germana arme-administrado en la hotelo Majestic, faris unuafoje detalan raporton de okulatestanto pri la amasaj mortigoj norde de Kievo en Babi Jar. Tiu priskribo rapide cirkulis en la germana stabo. Komence oni ankoraŭ opiniis, ke temas eble pri amasmortigoj pro lokaj kialoj kaj limigitaj al lokaj kondiĉoj. Sed kiam Reinhard Heydrich post la Wannsee-konferenco faris ekskluzivan prelegon antaŭ altranguloj de la Hotelo Majestic, la 7-an de majo 1942, en kiu li parolis pri provoj mortigi judojn per speciale preparitaj ŝarĝaŭtomobiloj, kies ellasgasoj devis mortigi la deportitojn kaj en tiu kunteksto unuafoje uzis la vorton gasumado, por la ĉeestantoj jam ne estis dubo pri la sorto de la judoj de Drancy. Ĉe tiu okazo, Heydrich enkondukis la novan polic- kaj SS-gvidanton de Parizo, Carl Oberg, kiu jam ne, kiel liaj antaŭuloj, dependis de ofica helpo de la armekomandanto de la francaj instancoj, sed havis nun rektan permeson je deportado. Li estis fifama pro sia ĉikana konduto, ekz-e malpermeso de muziko, de kartludado aŭ danco aŭ la rifuzo de helppakaĵoj de parencoj kaj helporganizaĵoj al la malliberuloj.

Ĉar okazis aeratakoj de la aliancanoj al la parizaj stacidomoj, tra kiuj la deportaj trajnoj veturis tage kaj nokte, okazis ke ŝlositaj vagonoj pro la bombado rompiĝis kaj malliberuloj fuĝis. Por povi pli rapide distingi ilin disde aliaj homoj, la respondeculoj havis la fian ideon transporti judojn jam nur nudaj. Pro tio, tiuj transportoj ricevis la kromnomon "nudtransportoj". Bargatzky, kiu apartenis al la germana rezistado kontraŭ la naziismo (atenco de la 20-a de julio 1944) kaj kiu, ĉe sukceso de la atenco estis elektita kiel reprezentanto de la akuzo kontraŭ la respondeculoj de la okupad-krimoj, estis kolektinta tiujn detalojn, por fari ilin bazo de akuzo je "subfosado de la armespirito".

Laŭ esploroj de Serge Klarsfeld, 42 trajnoj kun 40.450 deportatoj forlasis Drancy tra la stacidomo Bourget-Drancy inter la 17-a de marto 1942 kaj la 23-a de junio 1943. 21 trajnoj transportis 22.450 deportatojn en la morton tra la stacidomo Bobigny en la nordo. 58 el tiuj transportoj atingis la germanan koncentrejon Aŭŝvico-Birkenau (en okupita Pollando fare de Germanio), po du morttrajnoj iris al la germana koncentrejo Majdanek (en okupita Pollando fare de Germanio) kaj al la alia germana ekstermkoncentrejo Sobibor (en okupita Pollando fare de Germanio) kaj unu al Kaŭno en la okupita fare de germanoj la teritorio de Litovio kaj al la urbo Talino en Estonio (okupita fare de de Germanio). Ĝis julio 1943, la trajnoj estis akompanataj de germanaj SS-gardistoj kaj de francaj ĝendarmoj. Poste aldoniĝis ankaŭ polico el Germanio.

Multaj francaj judaj intelektuloj kaj artistoj estis tenataj kaptite en Drancy, ekz-e Max Jacob, la filozofo Tristan Bernard kaj la koreografo René Blum.

Norvegio: La Nacia Registaro, ankaŭ konata kiel la Quisling-reĝimoQuisling-registaro dum la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

La Nacia Registaro, ankaŭ konata kiel la Quisling-reĝimoQuisling-registaro, estis la kunlaborisma reĝimo estrita de Vidkun Quisling dum la nazia okupacio de Norvegio en la Dua Mondmilito. En la norvega lingvo, la oficiala nomo de la reĝimo ekde la 1-a de februaro 1942 ĝis ties disiĝo en majo 1945 estis Nasjonale regjering.

La Nacia Registaro de Vidkun Quisling: la 5-an de decembro 1940, Vidkun Quisling flugveturis al Berlino por oficiala traktado pri la estonteco de Norvegio. Li dum tiu renkonto konsentis mobilizi volontulojn por kunbatali ĉe la germana SS (organizaĵo) / Schutzstaffel (SS). En januaro, la SS-estro Heinrich Himmler alvenis al Norvegio por superkontroli la preparadon de la mobilizo. Quisling klare opiniis, ke se Norvegio bone subtenis Nazian Germanion sur la batalkampoj, tiam estus neniu kialo por germana aneksado de Norvegio. Li tiucele rifuzis la instalon en Norvegio de germana SS-brigado rekte dependa de Hitler[3]. Li cetere malmoligis sian sintenon rilate al Britio, kiu tiam gastigis la ekzilitan reĝon, kaj kiun li ne plu konsideris kiel amikon de Skandinavio. Quisling fine harmoniigis la norvegan politikon pri judoj kun tiu de Germanio : li faris paroladon en Frankfurto la 26-an de marto 1941, en kiu li advokatis devigan ekzilon sed atentigis ke li ne estis subtenanto de fina solvo[3].

Amin al-Husajni[redakti | redakti fonton]

Muhammad Amin al-Husajni (en araba, أمين الحسيني, transskribita ankaŭ kiel Husseini, Hussaini kaj aliaj) (Jerusalemo, ĉ. 1895 - Beirut, 4a de julio 1974) estis naciista araba palestina estro kaj religia islama estro kiel granda muftio de Jerusalemo. Entuziasma kontraŭjudisma, li estris nombrajn pogromojn kontraŭ judoj dum la Brita Mandato Palestino, kaj iĝis la ĉefa islama aliancano de la Tria Regno dum la Dua Mondmilito.[4] (vidu la du apudajn fotojn)

Sociala Respubliko Itala[redakti | redakti fonton]

La Sociala Respubliko Itala (itale Repubblica Sociale Italiana, RSI) estis ŝtato kreita de italaj faŝistoj post la 25-a de julio 1943 (la dato de la eksigo de Benito Mussolini kiel itala ŝtatestro). Ĝia ĉefurbo estis Salò ĉe Garda-Lago; tial oni foje nomas ĝin "Respubliko de Salò".

  • Antaŭhistorio

Je la 3-a de septembro 1943 Italio sekrete subskribis armisticon (fakte kapitulacon) kun la okcidentaj aliancanoj. Je la 8-a de septembro la interkonsento estis diskonigita de Radio Alĝero je la 17.30; duonhoron poste la usona generalo Dwight D. Eisenhower konfirmis ĝin per la vortoj: "La itala registaro ordonis al siaj armitaj fortoj kapitulaci sen kondiĉoj."

Je la 19.45 marŝalo Pietro Badoglio anoncis radie, ke dum la nokto la armeo estos dissolvita; kelkajn tagojn poste, kiam germanoj transprenis la regadon de Romo, li fuĝis suden al Brindisi. Mussolini estis arestita de italaj aŭtoritatoj, sed je la 12-a de septembro liberigita de germanaj paraŝutistoj.

La faŝismaj gvidantoj, kiuj volis daŭrigi la rezistadon, establis la Socialan Respublikon en la norda parto, kvankam ili tie estis batalataj de italaj partizanoj. Mussolini je la 23-a de septembro iĝis estro de la respubliko.

RSI havis proprajn juron, poŝton kun poŝtmarkoj, armeon (ENR = Esercito Nazionale Repubblicano = Nacia Respublika Armeo) kaj radion, eĉ aŭtomobilsignojn.

  • La germana influo

La respubliko tamen ne estintus vivkapabla longe sen protekto de germanaj trupoj, kiuj aplikis represaliojn kontraŭ partizanoj kaj eĉ kontraŭ la loĝantaro (vidu Masakro de Marzabotto). Fakte la germana influo al la respubliko estis konsiderinda. RSI parte transprenis leĝojn de la germana regno kaj ne malhelpis fortransportadon de italaj judoj al la germanaj koncentrejoj.

  • La fino de RSI

Oficiale oni konsideras fino de la respubliko la 25-an de aprilo 1945, kiam Mussolini foriris de Salò por rifuĝi en Svislando. La lastaj germanaj unuoj en Italio kapitulacis je la 2-a de majo.

Ferenc Szálasi, hungara faŝisma politikisto, gvidanto de Hungario fine de la dua mondmilito

Ferenc Szálasi[redakti | redakti fonton]

Ferenc Szálasi (pron. sa`laŝi ferenc) (naskiĝis Kassa (nun Košice en Slovakio) en la 1-a de junio 1897 – mortis Budapeŝto la 3-a de decembro 1946). Li estis hungara faŝisma politikisto, gvidanto de Hungario fine de la dua mondmilito.

  • 1939: kunfondis la Sagokrucan Partion, apogate far la nazioj politike kaj mone
  • 1944.15-a de oktobro: per puĉo venis al la ŝtatestreco. Li sindoneme apigis la germanajn naziojn per militaj kaj ekonomiaj rimedoj.

La deveno de eksterlandaj (alilandaj) soldatoj de Waffen-SS (La Waffen-SS /germana vorto por "Armita SS"/ estis la milita fako de la organizaĵo Schutzstaffel ("Protekta Skadro") aŭ mallonge SS)[redakti | redakti fonton]

Devenlando Nombro Militgrupoj Nacieco
Albanio 3 000 21a Divizio Montara SS "Skanderbeg" (1 albana) albanoj
Belgio 23 000 5a Divizio Kirasa SS „Vikingo”, 27a Volontula Divizio de Kiras-grenadistoj SS (1 flamanda/flandra) „Langemarck” flandroj
15 000 5a Divizio Kirasa SS „Vikingo”, 28a Volontula Divizio de Kiras-grenadistoj SS (1 valona) „Valonio” valonoj
Britio 50 Libera Korpuso Brita britoj
Bulgario 600-1000 Bulgara Regimento de Kiras-grenadistoj SS bulgaroj
Kroatio 30 000 7a Volontula Divizio Montara SS "Princo Eugeno", 13a Divizio Montara SS (1 kroata) "Handschar", 23a Divizio Montara SS (2 kroataj) "Kama" kroatoj, bosn(ian)oj
Danio 10 000 Volontula Dana Legio, 5a Kirasa Divizio SS „Vikingo”, 11a Volontula Divizio de Kiras-grenadistoj SS „Nordland” danoj
Hindio 3500 Volontula Hindia Legio hindoj
Estonio 20 000 20a Divizio de Grenadistoj SS (1 estona) estonoj
Finnlando 1000 Volontula Finna Bataliono Waffen-SS finnoj
Hungario 15 000 22a Volontula Divizio de Kavalerio SS, 25a Divizio de Grenadistoj SS (1 hungara) "Hunyadi", 26a Divizio de Grenadistoj SS (2 hungaraj) "Hungario" hungaroj
Latvio 39 000 15a Divizio de Grenadistoj SS (1 latva), 19a Divizio de Grenadistoj SS (2 latvaj) latvoj
Nederlando 50 000 5a Kiras Divizio SS „Vikingo”, 23a Divizio de Kiras-grenadistoj SS „Nederlando”, 34a Divizio de Grenadistoj SS "Landstorm Nederland" nederlandanoj
Norvegio 6 000 Volontula Norvega Legio, 5a Kirasa Divizio SS „Vikingo”, 11a Volontula Divizio de Kiras-grenadistoj SS „Nordland” norvegoj
Francio 8 000 33a Divizio de Grenadistoj SS (1a franca) "Charlemagne" francoj
Italio 20 000 29a Divizio de Grenadistoj SS (1 itala) italoj
Ukrainio 25 000 14a Divizio de Grenadistoj SS (1 ukraina) ukrainoj[5]
USSR 12 000 29a Divizio de Grenadistoj SS (1 rusa), 30a Divizio de Grenadistoj SS (2 rusaj), 30a Divizio de Grenadistoj SS (1 belorusa) rusoj, belorusoj
40-50 000 15a Kozaka Korpuso de Kavalerio SS kozakoj
8 000 1a Tatara Montara Brigado SS, Orient-turkia Milit-Ligo Waffen-SS tataroj, azerbaĝananoj, turkmenoj, kirgizoj, uzbekoj
Rumanio 3 000 Rumania Regimento de Grenadistoj SS, 103a Regimento Kontraŭ-Tanka rumanoj
Serbio 15 000 7a Volontula Montara Divizio SS "Princo Eugeno", 21a Montara Divizio SS (1 albana) "Skanderbeg", Serba Volontula Korpuso serboj, albanoj
Hispanio 1000 101a Hispana Volontula kompanio SS, 3a kompanio de 1a bataliono, 28a Volontula Divizio de Kiras-grenadistoj SS (1 valencia) „Valencio hispanoj
Svedio 100-130 5a Kirasa Divizio SS „Vikingo”, 11a Volontula Divizio de Grenadistoj Kiras-SS „Nordland” svedoj
Svisio 700-800 5a Kirasa Divizio SS „Vikingo”, 11a Volontula Divizio de Kiras-grenadistoj SS „Nordland” germanlingvaj svisoj

Krome en Waffen-SS milit-servis malgrandnombre: slovenoj, grekoj, ĉeĥoj, litovoj, slovakoj kaj unuopuloj luksemburgianoj kaj poloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Collaborationism" The American Heritage Dictionary of the English Language, Fourth Edition
  2. Om de norske frontkjempernes frivillige politikompanier
  3. 3,0 3,1 Dahl 1999, pĝj. 219–225.
  4. Culla, Joan B. (2005). La tierra más disputada: el sionismo, Israel y el conflicto de Palestina. Alianza Editorial S.A. p. 129. ISBN 84-206-4728-4.
  5. Ukrainoj ankaŭ militservis en la divizioj: SS "Leibstandarte", SS "Adolf Hitler, SS "Totenkopf", SS "Vikingo", SS "Hohenstaufen", SS "Frundsberg", SS "Reichsführer", SS "Maria Theresia", SS (1 belorusa), SS "Dirlewanger", (1 rusa).