Kunlaborismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kunlaborismo estas volonta kunlaborado de persono aŭ reĝimo kun malamikaj kaj eksterlandaj fortoj kontraŭ ilia propra lando[1]. Ĝi leĝe estas rigardebla kiel formo de alta perfido.

La vorto datiĝas de 1871 kaj estas evoluo de la franca vorto collaborateur, kiu estis unue aplikita dum la napoleonaj militoj al francaj kontrabandistoj kun Britio.

La nocio de kunlaborismo sekve estis multe uzata okaze de la Dua Mondmilito, ekzemple kun la reĝimo de Vichy aŭ la Nacia Registaro de Vidkun Quisling en Norvegio.

Referencoj

  1. "Collaborationism" The American Heritage Dictionary of the English Language, Fourth Edition