Kunpensado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Grouppensado estas unu formo de konformeco kaj fundamente ĝi reprezentas pensmanieron kies celo estas redukti disputoj kaj malkonsentoj inter membroj de la grupo sen sufiĉa esplorado de novaj ideoj aŭ ideoj kiuj povas kontraŭi la grupan interkonsenton. Kunpensado povas kaŭzi grupon fari malprudentajn kaj neraciajn decidojn, sen opozicia voĉo kiu estas oferita pro preservi la konsenton aŭ "trankvilon". Plej ofte, la esprimo "Kunpensado" estas uzata kiel kritiko de paŝoj kiujn grupo faris, malsukcesis kaj retrospektive la manko de interna opozicio estas konsiderata la kaŭzo de ĝis malsukceso.

Origino[redakti | redakti fonton]

La esprimo estis elpensita fare de la sociologo kaj ĵurnalisto William H. Whyte en 1952 en la ekonomia revuo Fortune:

Kunpensado ne estas normala, instinkta konformeco, kiu ĉeestas en ĉiuj homoj, sed speciala speco de konformeco, kiu realigas por si raciigon kaj memkonvinkon, ke la grupaj valoroj estas taŭgaj, bonaj kaj justaj.

La psikologo Irving Janis, kiu faris multajn studojn pri la temo, difinis la terminon en sia libro "Viktimoj de Kunpensado" en iomete malsama maniero:

Pensmaniero kiu estas esprimita en homoj kiuj estas signife engaĝitaj en la grupo, kiam la deziro al konsento regas super ilia deziro fari realismajn proponojn koncerne ŝanĝon de agado.

Gvidlinioj[redakti | redakti fonton]

Irving Janice, en sia libro "Victims of Groupthink" listigas la kaŭzojn, simptomojn kaj kontraŭkoncipilojn por Kunpensado:

Kialoj[redakti | redakti fonton]

  • Kohezia grupo pli verŝajne falas en la kaptilon de kunpensado. Ju pli forte la grupo estas formita, des malpli probable ĝi levas demandojn, kiuj rompos la formadon.
  • Libervola izolado de eksteraj opinioj kaj fakuloj.
  • Forta gvidado kondukas al kunpensado, ĉar tiu emas gvidi la grupon laŭ sia individua vojo.
  • Kiam grupanoj venas el similaj sociaj kaj ideologiaj fonoj, la ŝancoj de kunpensado pliiĝas.

Simptomoj[redakti | redakti fonton]

  • La iluzio de nevundebleco - grupanoj sentas sin protektitaj kontraŭ eraroj pro la protekto de la grupo.
  • Malakcepto de avertoj kiuj kontraŭas la supozojn de la grupo.
  • Raciigo - natura defenda mekanismo kiu ŝajne logike pravigas malsukcesojn en pensado.
  • Premo al konformecon - Socia premo efikita al grupanoj por akordiĝi kun ĉiuj aliaj grupanoj.
  • Sento de supereco - percepto de la supereco de la grupanoj kompare kun ĝia medio, kaj aliaj grupoj.
  • Memcenzuro - tendenco de individuoj en grupo ne esprimi internan kritikon.
  • La iluzio de unueco de opinioj - iluzio, kiu fontas el la supre menciitaj faktoroj kaj plifortigas la premon por konformiĝo.
  • Stereotipa percepto de la gvidantoj de la rivala grupo.
  • "Pordegogardistoj" - individuoj en la grupo kiuj spitas kritikajn opiniojn.

Malhelpo[redakti | redakti fonton]

  • Nomumo de "advokatoj de la Diablo" - homoj kies rolo estas difinita anticipe kiel politikaj kritikistoj.
  • Malkaŝi la pozicion de la grupestro ĉe la fino - malhelpas la antaŭjuĝon de la opinioj de la grupanoj kiel rezulto de premo por konformiĝo kaj flatado.
  • Dividi la grupon en plurajn sendependajn kaj apartajn pensajn teamojn.
  • Kuncerbumado.
  • Ĉiuj akcepteblaj alternativoj estis ĝisfunde provitaj.
  • Akiro de opinio ekstera de la grupo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]