Kunula premo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kunula premo estas eduka tekniko, en kiu superuloj uzas la egalulojn de la edukatoj por premi ilin al dezirata direkto. Ĝi foje efikas ankaŭ sen la ekzisto de superuloj.

Eble la plej konata ekzemplo estas la armea tekniko puni tutan unuon pro miskonduto de unuopulo, se la unuo rifuzas perfidi la misfarinton. En tiaj okazoj la koncernaj unuoj ofte ne perfidas la farinton, sed anonime punas lin, ekzemple per anonima nokta atako.

Ekzistas multe pli subtilaj formoj de grupa premo, kiujn ofte konscias nek la uzantoj nek la koncernatoj. Ekzemple ne ekzistas ekstera kialo, ke ĉiuj anoj de lerneja klaso elspezu sian (ofte malabundan) monon por aĉeti vestaĵojn de certa marko, tamen la grupo elpelas tiujn, kiuj ne konformas. Aliaj specoj de tia premo igas junulojn fumi aŭ trinki neŝatatajn trinkaĵojn por plaĉi al la kunuloj.