Kuomintango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jiang Jieshi (Chiang Kai-shek) kun flago de la Respubliko Ĉinio, 1945

La Ĉina Nacia Partio (simpligita ĉina skribo: 中国国民党; tradicia ĉina skribo: 中國國民黨; pinjine: Zhōngguó Guómíndǎng; Wade-Giles: Chungkuo Kuomintang; mallongigo: KMT), ĝenerale konata kiel Kuomintango, estis politika partio de la Respubliko Ĉinio, fondita de Sun Jatsen kaj Song Jiaoren en 1912 post la ĉina revolucio de 1911, kiu detronigis la manĉuan dinastion Qing.

Poste, estrate de Jiang Jieshi (Chiang Kai-shek), ĝi regis grandan parton de la kontinenta Ĉinio de la jaro 1927/1928 ĝis la retiriĝo al Tajvano en 1949, venkite de la Ĉina Komunista Partio en la ĉina enlanda milito.

En Tajvano, Kuomintango daŭrigis la Respublikon Ĉinio tenante la registaron en unu-partia reĝimo (komence fakte diktature) ĝis la demokratiĝo de Tajvano en 1990, post serio da reformoj komenciĝintaj jam fine de la 70aj jaroj. Dum tiu periodo, Tajvano kaj la Respubliko Ĉinio ofte estis nomataj Naciisma Ĉinio, simile al la signifo de Kuomintango kaj kontraste kun la Komunisma Ĉinio.

Nuntempe ĝi estas la partio kun plej multe da sidlokoj en la parlamento de la Respubliko. Ĝi estas konsiderata kiel konservativa partio, kaj membras en la Internacia Demokrata Unuiĝo (samkiel, ekzemple, la usona Respublikana Partio).

Apogo al la partio

Diversaj grupoj apogas Kuomintangon en la Respubliko Ĉinio. La apogo kutimas esti pli forta en la norda Tajvano kaj en urbaj areoj, kie ĝi ricevas la subtenon de etaj kaj mezgrandaj entreprenoj kaj de aŭtonomaj entreprenistoj, kiuj siavice formas la plimulton de la komercaj interesoj en Tajvano. Ankaŭ grandaj kompanioj emas subteni Kuomintangon pro ĉi ties politiko pri tenado de komercaj rilatoj kun la kontinenta Ĉinio. La partio ricevas fortan apogon ankaŭ de la laboristaro pro la diversaj laboraj avantaĝoj, asekuroj ktp dum la tempo de la kuomintanga regado. Kuomintango tradicie kunlaboras kun sindikatoj, instruistoj kaj registaraj laboristoj. El la etnaj grupoj en Tajvano, forte subtenas Kuomintangoj kontinentanoj kaj ĉi ties idoj (pro ideologiaj kialoj) kaj tajvanaj aborigenoj.

Inter la kontraŭantoj de Kuomintango troviĝas fervoraj subtenantoj de la sendependeco de Tajvano, kaj loĝantoj de kamparaj areoj, ĉefe en la suda Tajvano, kvankam inter partianoj de unuiĝo kun Ĉinio troviĝas ankaŭ hokloj, kaj kvankam inter sendependistoj troveblas ankaŭ kontinentan(id)oj.

Oponado al Kuomintango ŝuldiĝas al ĝia bildo kiel partio de la kontinentanoj kaj kiel ĉina naciisma partio sen ajna kontakto kun la lokaj valoroj. Aldone, multaj kontraŭas ĝin surbaze de ĝia aŭtoritatisma pasinto, la tre grandaj financaj rezervoj de la partio, supozata koruptado kaj favorismaj retoj.

Historio

Unuaj tempoj

Kuomintangon fondis en la provinco Gŭangdongo la 25-an de aŭgusto 1912 pluraj revoluciaj grupoj sukcese detronigintaj la Qing-dinastion en la Xinhai-revolucio, inter ili la Revolucia Alianco, kiel modera demokratia socialisma partio. Tiel, la partio retrospuras siajn radikojn ĝis la Societo Revivigu Ĉinion, fondita en 1895 kaj fandiĝinta kun aliaj kontraŭmonarkiaj societoj kiel la Revolucia Alianco en 1905.

Sun Jatsen, ĵus demisiintan kiel provizora prezidento de la Respubliko Ĉinio, oni elektis kiel ĝian gvidanton kun la titolo ĉefministro (tradicia ĉina skribo: 總理; pinjine: zǒnglǐ), kaj Huang Xing estis elektita viculo de Sun. Tamen, la plej influa partiano estis la tria en la vico, Song Jiaoren, kiu mobilizis amasan apogon de burĝoj kaj komercistoj por ke Kuomintango venku en la elektado de la Nacia Asembleo en 1912, surbaze de platformo defendanta konstitucian parlamentan demokration. Kvankam la partio havis nekontesteblan plimulton en la unua Nacia Asembleo, la prezidento Yuan Shikai ekignoris la parlamentan organon en la prenado de prezidentaj decidoj, kontraŭe al la Konstitucio, kaj murdis la parlamentan gvidanton Song Jiaoren en Ŝanhajo in 1913. Kuomintanganoj gvidataj de Sun ekigis la Duan Revolucion en julio 1913, misplanitan kaj nesufiĉe subtenitan armitan provon renversi Yuan'on; la provo fiaskis. Yuan malfondis aŭ dissolvis Kuomintangon en novembro (ĝiaj membroj dume plejparte fuĝis al la ekzilo en Japanio) kaj nuligis la parlamenton komence de 1914. Yuan Shikai proklamis sin mem imperiestro en decembro 1915.

Jiang Jieshi reprenis la gvidantecon de Kuomintango post la morto de Sun en 1925. Ekzilite en Japanio en 1914, Sun establis la Ĉinian Revolucian Partion, sed multaj el liaj iamaj revoluciaj kamaradoj, inter ili Huang Xing, Wang Jingwei, Hu Hanmin kaj Chen Jiongming, rifuzis aliĝi al li aŭ subteni liajn strebojn komenci armitan ribelon kontraŭ Yuan Shikai. Por membri en la Ĉinia Revolucia Partio, oni devis ĵuri personan lojalecon al Sun, kion multaj malnovaj revoluciuloj rigardis kiel maldemokratian kaj kontraŭan al la spirito de la revolucio. Tial, multaj malnovaj revoluciuloj ne aliĝis al la nova organizo de Sun, kaj oni ofte marĝenigis lin ene de la revolucia movado dum tiu ĉi periodo. Sun reiris al Ĉinio en 1917 por establi rivalan registaron en Guangzhou, sed oni baldaŭ igis lin resti senpostena kaj ekziliĝi en Ŝanghajon. Tie, kun renovigita apogo, li revivigis Kuomintangon la 10an de oktobro 1919, sed sub la nomo Ĉina Kuomintango, dum la oldan partion oni nomis tutsimple Kuomintango. En 1920, Sun kaj Kuomintango reestabliĝis en Guangdong. En 1923, Kuomintango kaj ĉi ties registaro akceptis helpon de Sovetio post rifuzo de rekono fare de la okcidentaj potencoj. Sovetiaj konsilistoj – el kiuj la plej elstara estis Miĥail Borodin, agento de Kominterno – komencis veni al Ĉinio en 1923 por helpi en la reorganiziĝo kaj firmiĝo de Kuomintango laŭ la linioj de la sovetia Komunisma Partio, kreante leninisman partian strukturon kiu daŭris ĝis la 90aj jaroj. La Ĉina Komunista Partio ricevis kominternajn instrukciojn kunlabori kun Kuomintango, kaj oni kuraĝigis ĝiajn membrojn aniĝi, tenante apartajn partiajn identecojn, tiel formante la Unuan Unuiĝan Fronton inter ambaŭ partioj.

Sovetiaj konsilistoj ankaŭ helpis la naciistojn starigi politikan instituton por trejni propagandistojn en teĥnikoj de mobilizado da amasoj, kaj en 1923 Jiang Jieshi, unu el la leŭtenantoj de Sun el la tempo ĉe Tongmenghui, estis sendita al Moskvo por plurmonata milita kaj politika studado. En la unua kongreso de la partio en 1924, kun nekuomintanganaj delegitoj kiel membroj de la Ĉina Komunisma Partio, ili adoptis la politikan teorion de Sun, kiu inkludis la Tri Principojn de la Popolo - naciismon, demokration kaj vivtenadon de la popolo.

Dosiero:NRA march.jpg
Elita trupo de Kuomintango, instrukciita de germanaj konsilistoj

La milito

Post la morto de Sun Jatsen, la generalo Jiang Jieshi iĝis la gvidanto de Kuomintango kaj lanĉis la Nordan Ekspedicion en 1926 por verki la nordajn militestrojn kaj unuigi Ĉinion sub la partio. Li haltis kurttempe en Ŝanghajo en 1927 por elpurigi la komunistojn alianciĝintajn kun Kuomintango, kio prajmis la ĉinan internan militon. Kiam la kuomintangaj trupoj prenis Pekino, ĉi tio donis samjare al Kuomintango vastan diplomatian rekonon, ĉar Pekino estis la internacie jure agnoskata ĉefurbo, kvankam pli frue regata de kverelantaj militestroj. Kuomintango movis la ĉefurbon de Pekino al Nankino, la origina ĉefurbo de la Ming-dinastio, kio do egalis simbolan elpurigon de la lastaj Qing-dinastiaj elementoj. Ĉi periodon de kuomintango regado en Ĉinio inter 1927 kaj 1937 oni nomis la nankina jardeko.

Mitralistoj de Kuomintango dum la 2a ĉina-japana milito

Kuomintango komencis sian agadon kiel heterogena grupo favore al Uson-inspirita federismo kaj provinca sendpendeco. Tamen, post sia reorganiziĝo laŭ la sovetiaj linioj, la partio celis establi centralizitan unu-partian ŝtaton kun unu ideologio - la Tri Principoj de la Popolo. Tio iĝis des pli evidenta kiam, post la morto de Sun, oni starigis kulton al lia figuro. La regado fare de unu sola partio komencis la periodon de "politika kuratoreco", en kiu la partio direktis la registaron kaj samtempe instrukciis onin pri partoprenado en demokrata sistemo. Post pluraj militaj kampanjoj kak kun la helpo de germanaj militaj konsilistoj (planintaj la kvinan "eksterman kampanjon"), la komunistoj devis retiriĝi de siaj bazoj en la suda kaj centra Ĉinio al la montoj, en amasa retiriĝo fame konata kiel la Longa Marŝo; tiu ĉi, siavice, fine kreskigos la reputacion de la komunistoj inter la kamparanoj.

El la 86.000 komunismaj soldatoj lasintaj siajn bazojn, nur 20.000 sukcesis fini la 10.000-kilometran marŝadon al la provinco Shaanxi. Kuomintango plu atakadis la komunistojn. Tio akordiĝis kun la politiklinio de Jiang solvi internajn konfliktojn (kun militestroj kaj komunistoj) antaŭ ol batali kontraŭ eksteraj invadoj (fare de Japanio). Tamen, Zhang Xueliang, kredante la japanan invadon la plej granda kaj grava minaco, prenis Jiang'on kiel ostaĝon dum la Xi'an-incidento en 1937 kaj devigis lin akcepti aliancon kun la komunistoj en la totala milito kontraŭ la japanoj. La dua ĉina-japana milito komenciĝis oficiale, kaj daŭris ĝis la japana malvenko en 1945. Tamen en multaj situacioj la alianco ekzistis nur laŭnome; post mallonga periodo da kunlaborado, la armeoj komencis batali kontraŭ la japanoj aparte, anstataŭ kiel kunordigitaj aliancanoj. Konfliktoj inter Kuomintango kaj la komunistoj ankoraŭ oftis dum la milito, kaj abundas dokumentitaj akuzoj pri komunistaj atakoj kontraŭ kuomintangaj trupoj, kaj inverse.

Oni atentu, ke en ĉi tiaj incidentoj la armeoj de Kuomintango kutime uzis pli tradiciajn taktikojn, dum la komunistoj preferis gerilajn taktikojn, kio igis Kuomintangon akuzi la komunistojn pri rifuzo de subteno al la kuomintangaj trupoj (retiriĝante kaj lasante solaj tiujn ĉi lastajn kontraŭ la plena forto de la japanaj atakoj). La samajn gerilajn taktikojn uzitajn kontraŭ la japanaj trupoj oni uzis poste, kaj sukcese, dum la enlanda milito.

La komunistoj kaj Kuomintango reprenis la plenskalan internan militon post la malvenko de Japanio. La komunismaj armeoj, antaŭe nur eta parto, kreskigis rapide sian influon kaj povon danke al pluraj eraroj de Kuomintango: unue, Kuomintango abrupte reduktis la nombron de trupoj post la japana kapitulaco, lasante tre multajn kapablajn kaj batalpretajn virojn senlaboraj kaj malkontetaj pri Kuomintango, kaj do pli facile rekrutigeblaj fare de la komunistoj. Due, la kuomintanga registaro montriĝis plene malkapabla administri la ekonomion, permesante la estiĝon de inflaciego. Inter la plej vanaj kaj senutilaj provoj haltigi la inflacion estis la elekto de la or-etalono por la nacia trezorejo kaj la Or-Etalona Bileto (tradicia ĉina: 金圓券; pinjine: jīn yuán quàn) en aŭgusto 1948, malpermesante privatan proprieton de oro, arĝento kaj fremdaj valutoj, kolektante de la homoj ĉiujn tiujn noblajn metalojn kaj fremdaj valutojn kaj donante interŝanĝe la Or-Etalonan Bileton. La nova bileto iĝis senvalora en nur dek monatoj, kio forte substrekis la tutnacian perceptadon de Kuomintango kiel koruptan aŭ, almenaŭ, maltaŭgan aparaton. Trie, Jiang Jieshi ordonis al siaj trupoj defendi la urbojn. Tiu ĉi decido donis al la komunistoj la ŝancon moviĝi libere tra la kamparo. Komence, Kuomintango havis avantaĝon pro la helpo de Uson-devenaj armiloj kaj municio. Tamen, pro la inflaciego kaj aliaj ekonomiaj problemoj, kaj pro la vasta korupteco, Kuomintango plu perdis popolan subtenon. Samtempe, la ĉesigo de la usona helpado kaj la rekrutigado de dekmiloj da dizertintaj aŭ malmobilizitaj soldatoj fare de la komunistoj baldaŭ turnis la bilancon aŭ pesilon de potenco favore al la komunistoj, kaj la enorma popola subtenado al la komunistoj en la plejparto de la lando preskaŭ neebligis sukcesaj kuomintangajn atakojn kontraŭ ili. Fine de 1949, la komunistoj regis preskaŭ la tutan kontinentan Ĉinion, kaj Kuomintango retiriĝis al Tajvano kun signifa kvanto el la naciaj trezoroj de Ĉinio kaj 2 milionoj da personoj, inter ili armeanoj kaj rifuĝantoj. Iuj partianoj restis en la kontinento kaj disiĝis de la ĉefa Kuomintango por fondi la Revolucian Komitaton de Kuomintango, kiu daŭre ekzistas nuntempe kiel unu el la ok minoraj registritaj partioj en la Popola Respubliko Ĉinio.

Kuomintango en Tajvano

En 1895, Tajvano, inkludante la insularon Penghuoj (aŭ Peskadoroj), iĝis japana kolonio, forcedite de la imperio Qing post la malvenko en la unua ĉina-japana milito. Post la malvenko de Japanujo fine de la dua mondmilito en 1945, la Komandejo de la Aliancanoj ordonis al Japanujo, kapitulacinta antaŭ Usono, kapitulacigi sian trupojn en Tajvano antaŭ tiuj de la kuomintanga Respubliko Ĉinujo.

La Helpa kaj Rekapabliga Adinistracio de Unuiĝintaj Nacioj (UNRRA) transdonis la administradon de Tajvano al RĈ, kiu siavice milit-okupis Tajvanon. La rilatoj inter la lokaj tajvananoj kaj la kontinentanoj venintaj el la kontinenta Ĉinio streĉiĝis en la sekvaj jaroj, kio kulminis eksplode la 27an de februaro 1947 en Tajpeo, kiam disputo inter cigaredvendistino kaj kontraŭkontrabanda oficisto prajmis civilan malordon kaj protestojn, kiuj daŭris plurajn tagojn. Fine la ribelo iĝis sanga, kaj ĝin subpremis la armeo de RĈ en la Incidento 228.

Post la fondo de la Popolrespubliko de Ĉinio (PRĈ) la 1an de oktobro 1949, la komandantoj de la Popolliberiga Armeo de PRĈ kredis, ke unue necesas preni la insularojn Ĝinmenoj kaj Macuoj antaŭ la fina sturmo al Tajvano. En la batalo de Kuningtou, Kuomintango haltigis la invadon. En 1950 Jiang ekoficis en Tajpeo sub la Provizoraj Dispozicioj Validaj dum la Periodo de la Komunista Ribelo. La dispozicioj proklamis la militleĝon en Tajvano kaj haltigis demokratiajn procesojn, kiel la prezidentajn kaj la parlamentajn elektojn, ĝis oni sukcesos repreni la kontinenton de la komunistoj. Kuomintango kalkulis, ke necesos 3 jaroj por venki la komunistojn. La slogano estis "unua-jare vin preparu; dua-jare ekbatalu; tria-jare konkeru." Tamen, kredeble diversaj faktoroj, kiel la internaciaj premoj, malhelpis ke Kuomintango militu plenskale kontraŭ la komunistoj. En la unuaj jaroj okazis malvarma milito kun unu-du etaj militaj konfliktoj. La plurajn registarajn organojn antaŭe lokitajn en Nankino oni relokis en Tajpeo, dum la kuomintanga registaro aktive depostulis suverenecon je la tuta Ĉinio. La Respubliko Ĉinio en Tajvano retenis la lokon de Ĉinio en Unuiĝintaj Nacioj ĝis 1971.

Ĝis la 1970-aj jaroj, Kuomintango sukcese antaŭenigis agrarajn reformojn, disvolvis la ekonomion, aplikis demokratian sistemon en malalta nivelo de la registaro, plibonigis la rilatojn trans la Tajvana Markolo kaj kreis la admirindan ekonomian miraklon de Tajvano. Kuomintango tamen retenis la registaron en unu-partie aŭtoritata ŝtato ĝis reformoj inter la fino de la 70aj ĝis inkluzive la 90aj jaroj. Kiel rezulto de la Incidento 228 en 1947, tajvananoj devis elporti la tiel nomatan "Blankan Teroron", nome politikan subpremadon gvidatan de Kuomintango. La Respubliko Ĉinio en Tajvano ofte estis nomata (samsignife kun la nomo de la reganta partio Kuomintango) simple Naciisma Ĉinio. En la 1970-aj jaroj, Kuomintango ekpermesis "suplementajn elektojn" en Tajvano por okupi la sidlokojn de la oldiĝantaj parlamentanoj. Kvankam opoziciaj partioj ne estis permesitaj, oni toleris "eksterpartiajn" ("tangwai") reprezentantojn. En la 80aj, Kuomintango centriĝis en transformado de la registaro el unu-partia sistemo al multpartia demokratio, kaj en la t.n. "tajvanigo". Post la fondo de la Demokrata Progresa Partio (DPP) en 1986, Kuomintango komencis konkuri kontraŭ DPP en parlamentaj elektoj. En 1991, la militleĝo ĉesis kiam la prezidento Lee Teng-Hui forigis la Provizorajn Dispoziciojn Validajn dum la Periodo de la Komunista Ribelo. Oni ekpermesis ke ĉiuj partioj konkuru en ĉiuj niveloj de la elektoj, inkluzive de la prezidentaj elektoj. Lee Teng-Hui, la unua demokratie elektita prezidento de RĈ kaj la gvidanto de Kuomintango dum la 90aj jaroj, anoncis sian defendadon de "specialaj de-ŝtato-al-ŝtato-rilatoj" kun PRĈ. PRĈ rilatigis tiun ideon kun la sendependeco de Tajvano.

Kuomintango spertis dividiĝon en 1994, el kiu rezultis la kreo de la Ĉina Nova Partio (Chinese New Party), kiun oni akuzis esti la rezulto de la "korupta regstilo" de Lee. La Nova Partio, post la elpurigo fare de Lee, grandparte reintegriĝis en Kuomintangon. Multe pli grava disiĝo en la partio okazis kiel rezulto de la prezidentaj elektoj en 2000. Nekontenta pri la elekto de Lien Chan kiel la partian prezidentan kandidaton, la eksa Ĝenerala Sekretario de la partio James Soong lanĉis propran kandidatiĝon, kio rezultis en la malmembrigo de Soong kaj liaj subtenantoj kaj en la kreo de la Popola Unua Partio (People's First Party, PFP). La kuomintanga kandidato estis la tria, post Soong, en la elektoj. Tuj poste evidentiĝis la forta rilato de Lee kun la konkuranto. Por eviti "dizertojn" al PFP, Lien apartigis la partion de la porsendependecaj politikoj de Lee kaj iĝis pli favora al la reunuiĝo de Ĉinio. Tiu movo kaŭzis la forigon de Lee el la partio kaj la kreon de la Tajvana Solidareca Unio (Taiwan Solidarity Union).