Kuopio tanssii ja soi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kuopio tanssii ja soi estas en Kuopio en Finnlando aranĝata dancfestivalo. Normale ĝia longeco estas proksimume semajno. En programo estas danco- kaj kanto-prezentoj kaj eduko. La ideon por la festivalo ricevis Lauri Siimes. Li estis ĉefo de orkestro de Kuopio. Li planis la renkontiĝon kun urbestro de Kuopio Eino Luukkonen, atentanto de teatrejo Aimo Hiltunen kaj atentanto de baleta lernejo de Kuopio Elsa Sylverstersson. Unuan fojon la festivalo estis aranĝita en 1970. Ĝia nomo estis Kuopio tanssii. En la sekvanta jaro ĝi ricevis nomon Kuopio tanssii ja soi. Ĝi signifas "Kuopio dancas kaj sonas". Jorma Uotinen estis longe la arta atentanto. Anna Pitkänen estis longe aga atentanto. Nuna aga atentanto estas Johanna Rajamäki. Dum la renkontiĝo estas proksimume dudek dancoprezentoj de nuntempa danco, folkloro kaj baleto. Estas proksimume 40 dancokursoj por karieruloj de danco, amatoroj kaj komencantoj. En la festivalo estas ankaŭ malkostaj renkontoj ekzemple place. La festivalo estas vere konata en Finnlando. Ĝi estas la plej granda kaj plej malnova dancfestivalo en norda Eŭropo. Ĝia prezentoj povas ricevi ekzemple 8000 rigardantojn. Finlandaj festivaloj elektis festivalon Kuopio tanssii ja soi festivalo de la jaro en 2006.