Kupado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kupado kun vitraj 'tasoj' (malfermaj sferoj)
Kupado kun vitraj 'tasoj' (malfermaj sferoj)

Kupado estas metodo por allevi la haŭton de paciento ekzemple kiel 'invers-preman' masaĝo-tekniko, kreante vakuon en kupoj (kloŝetoj aŭ 'tasoj' el vitro) troviĝantaj sur haŭto-surfaco. Tiel sango el pli profundaj tavoloj, ekz. internaj organoj venas al la haŭto kaj senŝariĝigas la organojn[1]. Tion ni nomas forfluigo. Kupado konsistas nuntempe el la metado de pluraj vitraj "tasoj" metitaj sur la korpon por poste vakuigi ilin uzante ĉu pumpilon ĉu varmigante la aeron en la kupojn. Se kombinite kun masaĝoleo unue masaĝita sur la haŭto ofte eblas glitigi la kupojn aŭ tasojn sur la haŭto, konservante pli bonan hermetikan suĉefikon.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tradicia ĉina medicino kupado (ĉina : 拔罐法, pinjina : báguànfǎ, japana : 吸角法, kiūkakuhō) estas praktikata kun kupoj faritaj el vitro, plasto aŭ bambuo. Post kiam la kupoj estas metitaj sur la korpo tiuj ĉi firme suĉas al la haŭto.Tial oni kredis elpeli malbonajn substancojn el la kopo. Estas tiel formo de sango-eltiro. En la mezepoko kupado estis jam komuna praktiko, ekzemple en publikaj banejoj.

En multaj partoj de la islama mondo kupado fariĝis ankaŭ populara rimedo, konata sub la araba nomo hijama kiu signifas suĉi, pro la rekomendo en islama literaturo.

Metodoj[redakti | redakti fonton]

Komuna al ĉiuj metodoj estas ke la varmigita aero en la taso disetendiĝas kaj post lokado en la haŭto malvarmetiĝas, kreante pli malaltan premon ene de la taso kiu permesas al la taso algluiĝi al la haŭto per suĉefiko.

Malseka kupado[redakti | redakti fonton]

Oni ĉu trapikas la haŭton ĉu tranĉetas en la haŭto kiu permesas eligi sangon sub vakuigo ĉar oni suĉas la haŭton en la kupon, kreante preman efikon.

Risko rilate al la malseka metodo[redakti | redakti fonton]

Estas pruvita ke kupado malbone aplikata ja povas havi nocajn efkiojn[2]. En iuj landoj, ekzemple Nederlando, nekvalifikitaj praktikantoj ne rajtas plenumi kupadon. Ekzistas "alta risko de kontaĝo aŭ infektado" : malsanoj kiel hepatito estas transdoneblaj tra la sango de unu paciento al alia[3].

Hijama vakuiga pistolo
Kupado kun vakuiga pistolo

Seka kupado[redakti | redakti fonton]

Kupoj metitaj sur la haŭton de la paciento kiujn oni vakuigas per la uzo de vakupumpilo.

Fajra kupado[redakti | redakti fonton]

Estas kelkaj metodoj por varmigi la aeron en la kupo:

  1. Oni povas verŝi iomete da alkoholo (izopropilan) en kupon, ekbruligi ĝin, kaj surmeti la kupon tuj sur la haŭton. La tuja perdo de oksigeno estingas la fajron; tiel la paciento ne suferas brulon.
  2. Oni povas teni la renversitan kupon super fajro (ekz. kandelo brulanta), varmigante la aeron, tiam tuj surmeti la kupon sur la haŭton. Oni zorgu, ke oni ne tro varmigu la glason mem.
  3. Oni povas krei fajron per kotonbuleto (malseka kun alkoholo), kiu sidas sur eta peco de ledo aŭ alia ŝirma materialo, kiu sidas rekte sur la haŭto de la paciento. Tuj post kiam oni ekbruligas la kotonbuleton, oni surmetas la kupon super la fajron, ekstingante ĝin.
Riskoj rilate al la fajraj metodoj[redakti | redakti fonton]

La unuaj du metodoj de fajra kupado iom varmigas la glason, do estas risko, ke la glaso bruligos la haŭton. La tria metodo havas riskon, ke la kotonbuleto falos for de la ledo sur la haŭton, kaj oni havas la ledon kaj kotonon en la kupo - tion oni povus konsideri maloportuna. Ju pli longe kupo restas suĉe sur la haŭto, des pli intensan ruĝan markon la haŭto akiras. La paciento eble havos senton kiel sunbrulon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kupado, Prelego farita dum 25-a IF en Düsseldorf, Germanio, farita de Waldemar Ebel, Rosa Ebel kaj Harald Schicke, INA Arkivigite je 2017-02-24 per la retarkivo Wayback Machine-revuo, januaro 2009, ISSN-1612-7927
  2. (angla) Dr Brad McKay. "Why Team USA’s use of cupping therapy really sucks", News.com.auNews Corp Australia, 9-an augusto 2016
  3. (nedelanda) Kamer eist onderzoek naar bloedzuigtherapie"(pri parlamentanoj kiuj postulas esploron pri la sangosuĉoterapio), De Telegraaf, 2-an majo 2015

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kupado, Prelego farita dum 25-a IF en Düsseldorf, Germanio, farita de Waldemar Ebel, Rosa Ebel kaj Harald Schicke, INA Arkivigite je 2017-02-24 per la retarkivo Wayback Machine-revuo, januaro 2009, ISSN-1612-7927

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]