Kupado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kupado

Kupado estas metodo por allevi la haŭton de paciento per vakuo kaj tiri la sangon eksteren, ekzemple kiel masaĝa tekniko.

Anstataŭ uzado de vakupumpilo, oni kreas vakuon per aero varmigita de fajro en kupo (malgranda kloŝeto el vitro), metita sur la haŭton de la paciento. Dum la aero malplivarmiĝas en la kupo, vakuo kreiĝas kaj suĉas la haŭton en la kupon, kreante preman efikon.

Estas kelkaj metodoj por varmigi la aeron en la kupo:

  1. Oni povas verŝi iomete da alkoholo (izopropilan) en kupon, ekbruligi ĝin, kaj surmeti la kupon tuj sur la haŭton. La tuja perdo de oksigeno estingas la fajron; tiel la paciento ne suferas brulon.
  2. Oni povas teni la renversitan kupon super fajro (ekz. kandelo brulanta), varmigante la aeron, tiam tuj surmeti la kupon sur la haŭton. Oni zorgu, ke oni ne tro varmigu la glason mem.
  3. Oni povas krei fajron per kotonbuleto (malseka kun alkoholo), kiu sidas sur eta peco de ledo aŭ alia ŝirma materialo, kiu sidas rekte sur la haŭto de la paciento. Tuj post kiam oni ekbruligas la kotonbuleton, oni surmetas la kupon super la fajron, ekstingante ĝin.

La unuaj du metodoj iom varmigas la glason, do estas risko, ke la glaso bruligos la haŭton. La tria metodo havas riskon, ke la kotonbuleto falos for de la ledo sur la haŭton, kaj oni havas la ledon kaj kotonon en la kupo - tion oni povus konsideri maloportuna.

Beba oleo unue masaĝita sur la haŭto kreas pli bonan hermetikecon. Ofte eblas glitigi la kupon laŭ la haŭto, konservante la hermetikan suĉon. Oni zorgu pri elstaraĵoj de la haŭto kaj ne movu la kupon sur tiajn aferojn.

Ju pli longe kupo restas suĉe sur la haŭto, des pli intensan ruĝan markon la haŭto akiras. La paciento eble havos senton kiel sunbrulon.

Fajrokupado ankaŭ estas formo de fajroludado en la BDSM-komunumo.