Kuplo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KuploKuplado laŭ PIV povas esti:

  • Kunigo de du maŝinoj aŭ du maŝinpartoj, por ilia komuna funkciado, nome mekanika kuplado aŭ pivoto.
  • Ligo inter du oscilaj sistemoj, per kiu oni povas transigi energion el unu sistemo en la alian.
  • Parigado (de bestoj).
  • En astronomio tajdokuplado aŭ ligita rotacio estas fenomeno, ĉe kiu la rotacia periodo de ĉielkorpo ĉirkaŭ sia akso estas sama kiel ĝia rivolua periodo ĉirkaŭ alia planedo aŭ astro.


Laŭ Francisko Azorín kupli estas Parigi; forte kunigi trabojn, pecojn, maŝinojn.[1] Li indikas etimologion el la latina copula (kunaĵo). Kaj li aldonas la terminojn alkupli kaj dekupli.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 122.
  2. Azorín, samloke.