Kupolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kupolo kaj lanterno de la Cappella del Presepio (Santa Maria Maggiore en Romo)
Kupolo de la Roko en Jerusalemo kompletita en 691.

Kupolo (el la latina cupula „malgranda tino“, eble ankaŭ el la araba قبة, qubba, „kurbkovrita konstruaĵo, ĉambro“) estas arkitektura elemento kiu similas la kavan supran parton duonon de sfero. La preciza difino estis demando pri konflikto. Ekzistas ankaŭ vasta gamo de formoj kaj specialecaj esprimoj priskribi ilin. Kupolo povas ripozi sur rotondotamburo, kaj povas esti apogita per kolonoj aŭ pilastroj kiuj transiras al la kupolo tra murangulaj diagonaltraboj aŭ pendentivoj. lanterno povas kovri la okulon kaj povas havi alian kupolon.

Kupoloj havas longan arkitekturan genlinion kiu etendiĝas reen en prahistorion kaj ili estis konstruitaj el koto, ŝtono, ligno, briko, betono, metalo, vitro, kaj plasto laŭlonge de la jarcentoj. La simboleco asociita kun kupoloj inkludas kadavrodeponejon, ĉielon, kaj registarajn tradiciojn kiuj same formiĝis dum tempo.

Kupoloj estis trovitaj ekde la komenco de la historio de Mezopotamio, kio povas klarigi la etendan disvastiĝon de la formo. Ili estas trovitaj en la persa, helenisma, romia, kaj ĉina arkitekturoj en la mondo de Antikveco, same kiel inter kelkaj nuntempaj indiĝenaj konstru-tradicioj. Ili estis popularaj en bizanca arkitekturo kaj mezepoka islama arkitekturo, kaj ekzistas multaj ekzemploj de Okcidenteŭropo en la Mezepoko. La renesanca stilo disvastiĝis de Italio en la komenco de la moderna periodo. Akceloj en matematiko, konstrumaterialoj, kaj produktad-teknikoj post tiu tempo rezultigis novajn kupolspecojn. La kupoloj de la moderna mondo povas esti trovitaj sur religiaj konstruaĵoj, leĝdonaj kameroj, sporto-stadionoj, kaj gamo da funkciaj strukturoj[1].

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La termino kupolo[2] devenas el la itala cupola kun radikoj latinaj cupella kaj tiuj de la greka lingvo kupellon, kiu signifas "taseto" (cupa, en latina = taso). La vorto rilatas konsekvence kun la karaktera formo de tiu kovrotipo. Rimarkindas ke en aliaj lingvoj, kiel en anglafranca, la termino ekvivalento estas "dome", derivita same el la latina 'doma' aŭ de la greka 'dôma'. La vorto "domo" estas registrita kiel sinonimo en kelkaj nacilingvaj vortaroj kiaj la vortaro de la Real Academia Española.[3] La lingvoj kiuj uzas "dome" por kupolo, poste uzas kupolo por la supra kupoleto kiu fermas okulon de la lanterno, do kupoletosurkupoleto.

Terminaro[redakti | redakti fonton]

Komparo de ĝenra "vera" arko (maldekstre) kaj konzilenhava arko (dekstre).

Kupolo estas rondoforma volbo farita el ĉu kurbaj segmentoj aŭ el ŝelo rivolua, signife arkon rotacianta ĉirkaŭ sia centra vertikala akso.[4] La terminaro uzata estis fonto de polemiko, kun senkongrueco inter fakuloj kaj eĉ ene de unuopaj tekstoj, sed la termino "kupolo" povas esti konsiderata "ĝeneraliga vorto por priskribi hemisferan aŭ similan arkan elementon."[5]

Foje nomataj "falsaj" kupoloj, ŝajnvolbaj kupoloj atingas siajn formojn per etendo de ĉiu horizontala tavolo de ŝtonoj supren iom pli for ol tiu malsupra ĝis ili renkontiĝas ĉe la pinto.[6] "Falsa" kupolo povas aludi ankaŭ al ligna kupolo.[7] "Ceraj" kupoloj ŝajne estas tiuj kies strukturo estas en stato de elpremo, kun konstituantaj elementoj de kojn-formaj doveloj, kies limoj kuniĝas linie kun centra punkto. La valideco de tio estas neklara, ĉar kupoloj konstruitaj subgrunde kun menzulenhavaj ŝtonaj tavoloj estas ankaŭ sub elpremo el la ĉirkaŭa tero.[8]

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Bulbokupoloj en la Katedralo Vasilij Blaĵennij, Moskvo.

La bulbokupolobulba kupolo (cepokupolo) estas sube ŝveliĝanta, supre pintiĝanta, konkava, arklinia konstrua formo, kiu ricevis sian nomon pro simileco al formo de bulbo (cepo). Ĝi estas ne vera kupolo, sed angultura tipo. Ĝi estas ofta en la bizanca kaj rusa konstruartoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komenca historio kaj simplaj kupoloj[redakti | redakti fonton]

Apaĉa wigwam, fotita de Edward S. Curtis, 1903

Kulturoj el prahistoriaj al modernaj epokoj konstruis kupolhavajn loĝejojn uzante surlokajn materialojn. Kvankam oni ne scias kiam la unua kupolo estis kreita, oni malkovris sporadajn ekzemplojn de fruaj kupolhavaj strukturoj. La plej frua malkovrita povus esti kvar malgrandaj loĝejoj faritaj el mamutaj dentegoj kaj ostoj. La unua estis trovita de farmisto en Meŝriĉ, Ukrainio, en 1965 dum li estis elfosinta en sia kelo kaj arkeologoj elterigis tri pliajn.[9] Ili datas el 19,280 - 11,700 a.K.[10]

En modernaj tempoj, la kreado de relative simplaj kupolecaj strukturoj estis dokumentita inter variaj indiĝenaj popoloj ĉirkaŭ la mondo. La vigvamo estis konstruita de Indianoj uzante arkoformajn branĉojn aŭ fostojn kovritaj per herbo aŭ haŭtaĵoj. La Efeoj de centra Afriko konstruis similajn kabanetajn strukturojn, uzante foliojn kiel kovraĵoj.[11] Alia ekzemplo estas la iglo, ŝirma konstruaĵo el blokoj de kompakta neĝo kaj uzataj de Inuitoj, inter aliaj. La Himboj de Namibio konstruas "dezertajn iglojn" el branĉoj kaj koto por uzado kiel portempa ŝirmiloj ĉe sezonaj paŝtokampadejoj, kaj kiel konstantaj hejmoj por malriĉuloj.[12] Eksterordinare fajnaj kabanaj kupoloj de sun-bakita argilo de 20 futoj diametre, 30 futoj alte, kaj preskaŭ parabolaj kurbe, estas konataj el Kameruno.[13]

Kupolhava domo de Himboj.

La historia disvolvigo el strukturoj kiaj tiuj al pli prilaboritaj kupoloj ne estas bone dokumentata. Ke la kupolo estis jam konata en la frua Mezopotamio povas klarigi la ekziston de kupoloj kaj en Ĉinio kaj en la Okcidenta civilizo en la unua jarmilo a.K.[14] Alia klarigo, tamen, estas ke la uzado de kupolformo en konstruado ne havis ununuran punkton de origino kaj estis ofta en preskaŭ ĉiuj kulturoj laŭlonge antaŭ kupoloj estis konstruitaj el daŭreblaj materialoj.[15]

Konzolhavaj ŝtonaj kupoloj troviĝis el la Neolitika periodo en la Antikva Proksima Oriento, kaj en Mezoriento al Okcidenta Eŭropo el antikveco.[16][17] La reĝoj de Akemenida Persio havigis aŭdiencojn kaj festivalojn en kupolecaj tendoj derivitaj el la nomadaj tradicioj de Centrazio.[18] Simplaj kupolecaj maŭzoleoj ekzistis en la Helenisma periodo.[19] La restaĵoj de granda kupolhava cirkla halo en la ĉefurbo de la Partia Imperio nome Nisa estis datitaj el eble la unua jarcento a.K., montrante "...la ekziston de monumenta kupoleca tradicio en Centrazio kiu ĝis tiam estus estinta nekonata kaj kiu ŝajne antaŭis al la Romiimperiaj monumentoj aŭ almenaŭ estis disvolviĝintaj sendepende el ili.[20] Ĝi ŝajne havis lignan kupolon.[21]

Ĉinio[redakti | redakti fonton]

Persio[redakti | redakti fonton]

Romio kaj Bizanco[redakti | redakti fonton]

Arabaj kaj islamaj kupoloj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Брунов Н. И. Очерки по истории архитектуры. Том 1, стр.322-330 ruse
  2. Definición de cúpula en RAE
  3. http://buscon.rae.es/draeI/SrvltGUIBusUsual?LEMA=domo Domo en RAE.
  4. Hourihane, Colum, ed. (2012). The Grove Encyclopedia of Medieval Art and Architecture. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-539536-5. p.301. [1] Alirita la 3an de Januaro 2016.
  5. Dodge, Hazel (1984). Building Materials and Techniques in the Eastern Mediterranean from the Hellenistic Period to the Fourth Century AD (PhD Thesis ed.). Newcastle University. pp. 265-266 [2] Alirita la 3an de Januaro 2016.
  6. Huerta, Santigo (2007). "Oval Domes: History, Geometry and Mechanics" (PDF). Nexus Network Journal (SAHGB Publications Limited) 9 (2): 211–248. doi:10.1007/978-3-7643-8699-3_4 p. 212. [3] Alirita la 3an de Januaro 2016.
  7. Hourihane, Colum, ed. (2012). The Grove Encyclopedia of Medieval Art and Architecture. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-539536-5. p.302. [4] Alirita la 3an de Januaro 2016.
  8. Wright, G.R.H. (2009). Ancient Building Technology, Volume 3: Construction (2 Vols) (illustrated ed.). BRILL. ISBN 978-9-004-17745-1. [5] Alirita la 3an de Januaro 2016. pp. 179-180, 188.
  9. Hitchcock, Don, Mezhirich - Mammoth Camp, [6] Alirita la 3an de Januaro 2016.
  10. Palmer, Douglas; Pettitt, Paul; Bahn, Paul G. (2005). Unearthing the past: the great archaeological discoveries that have changed history (Ilustracia eld.). Globe Pequot. ISBN 978-1-59228-718-5. p. 24 [7] Alirita la 3an de Januaro 2016.
  11. Wilkie, David S.; Morelli, Gilda A. (2000). "Forest Foragers: A Day in the Life of Efe Pygmies in the Democratic Republic of Congo". Cultural Survival Quarterly (Cambridge, MA: Cultural Survival, Inc) 24 (3). [8] Alirita la 3an de Januaro 2016.
  12. Crandall, David P. (2000). The Place of Stunted Ironwood Trees: A Year in the Lives of the Cattle-herding Himba of Namibia. New York, NY: Continuum International Publishing Group, Inc. ISBN 978-0-82641-270-6. pp. 34-35 [9] Alirita la 3an de Januaro 2016.
  13. Creswell, K. A. C. (January 1915). "Persian Domes before 1400 A.D.". The Burlington Magazine for Connoisseurs (The Burlington Magazine Publications, Ltd.) 26 (142): 146–155. p. 155 [10] Alirita la 3an de Januaro 2016.
  14. Hill, Donald Routledge (1996). A history of engineering in classical and medieval times (Illustrated ed.). New York, NY: Routledge. ISBN 978-0-415-15291-4. p. 69. [11] Alirita la 3an de Januaro 2016.
  15. Smith, Earl Baldwin (1950). The Dome: A Study in the History of Ideas. Princeton, NJ: Princeton University Press. ISBN 0-691-03875-9. p. 6. [12] Alirita la 3an de Januaro 2016.
  16. Leick, Gwendolyn, ed. (2003), "Dome", A Dictionary of Ancient Near Eastern Architecture, London and New York: Taylor & Francis, ISBN 978-0-203-19965-7 p. 64. [13] Alirita la 3an de Januaro 2016.
  17. Mainstone, Rowland J. (2001). Developments in Structural Form (2 ed.). Architectural Press. ISBN 978-0-7506-5451-7. p. 116. [14] Alirita la 3an de Januaro 2016.
  18. Smith, Earl Baldwin (1950). The Dome: A Study in the History of Ideas. Princeton, NJ: Princeton University Press. ISBN 0-691-03875-9. pp. 81-82 [15] Alirita la 3an de Januaro 2016.
  19. Grabar, Oleg (Decembro 1963). "The Islamic Dome, Some Considerations". Journal of the Society of Architectural Historians 22 (4): 191–198. doi:10.2307/988190. p. 194. [16] Alirita la 3an de Januaro 2016.
  20. "Grabar, Oleg (Decembro 1963). "The Islamic Dome, Some Considerations". Journal of the Society of Architectural Historians 22 (4): 191–198. doi:10.2307/988190. p. 192 [17] Alirita la 3an de Januaro 2016.
  21. Ashkan, Maryam; Ahmad, Yahaya (Novembro 2009). "Persian Domes: History, Morphology, and Typologies". Archnet-IJAR (International Journal of Architectural Research) 3 (3): 98–115. p. 99. [18] Alirita la 3an de Januaro 2016.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Oscar Schneider: "Kampf um die Kuppel" (La vivo kaj la kupolo). Ed. Bouvier Verlag, Bonn 2006. 280 pg.., zahlr. Abb. ISBN 978-3-416-03076-2
  • Leonardo Benévolo: "Diseño de la ciudad". Ed. Gustavo Gili, Barcelona, 1977
  • Banister Fletcher;, "A History of Architecture". 18.ª ed. Londres, Athelone Press, 1975 ISBN 0-485-55001-6
  • Scobie, Alexander (1990). «VI». Hitler's state architecture : the impact of classical antiquity. University Park: Pennsylvania State University Press. pp. 109–118. ISBN 0271006919.