Kupono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kupono estas bileto, detranĉite de valorpapero, rajtiganta la havanton ricevi ion, ekzemple difinitan profiton ĉe iu bankmastro.

Dum esperanto-renkontiĝoj estas ofte disdonitaj manĝokuponoj al la partoprenantoj, kiujn oni devas redoni por povi eniri la manĝejon de la renkontiĝo kaj ricevi manĝaĵon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni ligas la naskiĝon de la kupono al la usona firmao Coca-Cola. La fondinto de la firmao, Asa Chandler disdonis en 1894 manskribitajn paperetojn en Atlanta, celanta instigon de la konsumado per senpaga gustumado. La Coca-Cola daŭrigis tiun agadon ĝis 1913 kaj disdonis entute 8,5 milionojn da senpaga kolao. La refreŝiga trinkaĵo konkeris Usonon. La ideon pludaŭrigis en 1895 Charles William Post - kiu kunkuris en la muslia merkato kontraŭ John Harvey Kellogg -, kiu donis prezavantaĝon de unu cendo sur antaŭpresitaj kuponoj je la plej nova produkto Grape Nuts, por ties aĉetantoj.

La avantaĝaj kuponoj estas pli forte uzataj dum ekonomiaj mizeroj. Analizoj montris, ke la kuponojn do uzas la mez-klasaj virinoj, kiuj havas tempon kaj aŭtomobilon, por trafiltri la ĵurnalojn, reklamaĵojn por la kuponoj kaj eluzi ilin en la vendegejoj.

Variaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

Stelo-kupono el 1965


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]