Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj
Kuratoraĵo
FlagoBlazono
Kuratora teritorio de la Unuiĝintaj Nacioj [+]

LandoMikronezio

- koordinatoj11° N, 152° O (mapo)10.5152Koordinatoj: 11° N, 152° O (mapo)
Areo1 779 km² (177 900 ha) [+]

Loĝantaro132 929 [+]
Denseco74,72 loĝ./km² [+] [+]

Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj (Tero)
Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj (Tero)

Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj (Federacio de Mikronezio)
Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj (Federacio de Mikronezio)
DEC
Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj
Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj

Map
Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj
Vikimedia Komunejo:  Trust Territory of the Pacific Islands [+]
vdr
flago de la Kuratora teritorio Pacifikaj Insuloj 1965-1972
mapo de la Kuratora teritorio Pacifikaj Insuloj de la 1-a de julio 1962

La Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj - angle Trust Territory of the Pacific Islands - estis kuratora teritorio, kiun la 18-an de julio 1947 la Konsilio de Kuratorado de la Unuiĝintaj Nacioj transdonis al Usono por protekta administro. La teritorio antaŭe estis mandato de la Ligo de Nacioj donata al la Japana Imperio, la "Japania Mandato Suda Pacifiko".

El la kuratora teritorio la 3-an de novembro 1986 eksiĝis la Federacio de Mikronezio, la 22-an de decembro 1990 la Respubliko de Marŝala Insularo kaj la 1-an de oktobro 1994 Palaŭo. La Nord-Marianoj en 1978 iĝis dependa teritorio de Usono.

Traktato de Libera Asociigo (angle Compact of Free Association) ekzistas inter Usono kaj la Federacio de Mikronezio, la Respubliko de Marŝala Insularo kaj Palaŭo. La traktato fiksas inter alie, ke la pacifikaj ŝtatoj - en kazo de neceso - taskigas Usonon pri la armea defendo de siaj teritorioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la starigo de la kuratora teritorio la de Usono konkeritaj insuloj estis regataj pere de armeaj goberniestroj (angle Military Governor). Temis pri la sekvaj admiraloj de la usona pacifika marŝiparo:

  • Chester W. Nimitz, armea goberniestro de la Marianoj ekde la 19-a de junio 1944,
  • Raymond A. Spruance, armea goberniestro de la Marŝal-Insuloj, la Karolinoj kaj la Marianoj ekde la 3-a de februaro 1946, kaj
  • Louis E. Denfeld, armea goberniestro de la Marŝal-Insuloj, la Karolinoj kaj la Marianoj ekde la 28-a de februaro 1947.

Post kiam la kuratora teritorio estis starigita en julio 1947, la administran respondecon de la Usona Departmento de Mararmeo - tiujare integrigitan en novan sekretarion de defendo - transprenis al la Usona Departmento de la Internaĵo, kaj Louis E. Denfeld iĝis la unua alta komisiito de la kuratora teritorio (angle High Commissioner of the Trust Territory). Li havis plurajn posteulojn; la lasta el ili estis Janet J. McCoy, kies tasko finiĝis la 10-an de julio 1987 [1], kvankam la administra respondeco plurfoje alternis inter la du sekretarioj.[2]

La ĉefa sidejo de la kuratora administrejo unue estis en Honolulu (Havajo), en 1954 translokiĝis al Gvamo kaj en 1963 al Saipano, la ĉefurbo kaj plej granda insulo de la Nord-Marianoj[3].

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]