Kurbabeka pluvio
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Kovanta pluvio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Anarhynchus frontalis Quoy & Gaimard, 1832 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Kurbabeka pluvio, Anarhynchus frontalis, estas eta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Anarhynchus kiu enhavas multajn aliajn speciojn. Ĝi estas endemia de Novzelando.[2] Ĝi estas la nura birdospecio en la mondo kiu havas bekon kiu estas kurba en unu direkto, ĉiam dekstren (ĉe Krucbekulojs, ekz. Loxia pytyopsittacus, la pintoj de la maksiloj kaj makzeloj interkrucuĝas ĉar ili kurbiĝas en malaj direktoj, foje dekstren kaj foje maldekstren). Studo de 2015 trovis, ke ĝi estas ene de la klado Charadrius, kaj aliaj novzelandaj pluvioj estus la plej proksimaj parencoj; La plej proksima estus la Novzelanda pluvio (Charadrius obscurus), kaj sekve la Duzona pluvio (Charadrius bicinctus).[3]
La ino demetas ovojn inter rokoj laŭlonge de riveroj kaj forigas entrudulojn ŝajnigante esti malbonfarta kaj forirante el siaj ovaroj.
Ĝi estas taksita vundebla en la Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUKN).
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Francaj natursciencistoj Jean René Constant Quoy kaj Joseph Paul Gaimard priskribis la kurbabekan pluvion en 1832.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La Kurbabeka pluvio estas malgranda, plumpa pluvio, 20-21 cm longa kaj peza inter 43 kaj 71 g. La plumaro estas iome sekse dimorfaj. La masklo havas blankajn frunton kaj palgrizajn kronon, nukon, dorson, flugilojn kaj voston kaj blankajn gorĝon, bruston, ventron kaj pugon, kun fajna nigra zono trans la brusto. Tiu bendo estas pli fajna ĉe la ino, kaj multe malpli klara ĉe ambaŭ seksoj en la nereprodukta sezono. La alia diferenco inter la seksoj estas malgranda nigra strio inter la blanka frunto kaj la griza krono, kiu ĉeestas ĉe la maskloj, sed ne la inoj. Kiel ĉe la brustbendo ĝi estas reduktita en la nereprodukta sezono. La plej karakteriza trajto de la birdo estas la longa nigra beko, kiu estas ĉiam kurba dekstren. La Kurbabeka pluvio estas la nura specio de birdo kun nesimetrie turnita beko.[4] La ovoj estas tre palgrizaj kaj kovritaj per tre malgrandaj brunaj makuloj kiuj tre bone miksiĝas al la ĉirkaŭa ŝileto. Krome ankaŭ la ovoj estas tre bone kamuflitaj, la plenkreskaj birdoj kaj idoj estas tre malfacile videblaj kiam ili staras senmovaj.[5] Idoj estas tre palgrizaj sur la supra duono de korpo kun nigraj makuletoj kaj blankaj sur la malsupra duono de la griza korpo.[6]
La voĉo de la Kurbabeka pluvio estis priskribita kiel mallonga ŭiit dumfluge kaj uzata por signali alarmon, kaj pli severa voko estas uzata por signali pli grandan alarmon. Ĉirpanta sono estas uzata por defii agresemulon. Elnestuloj kaj junuloj faras altatonan mallongan pepon.[6]

Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La Kurbabeka pluvio estas endemia de Novzelando. Ĝi reproduktiĝas ĉe grandaj interplektitaj riveroj en Kanterburio kaj Otago, Suda Insulo, prefere ĉe grandaj dinamikaj riveroj kiuj ne kreskiĝas kun herboj. La ĉefaj reproduktejaj riveroj estas Waimakariri, Rakaia, Rangitata, Waitaki kaj Ashley.[5] Kutime ili estas plej ofte ĉe malgrandaj riveroj, sed ili suferis malpliigon de la teritorio, kaj nuntempe ili okupas ĉirkaŭ 60% de ilia ĉirkaŭkalkulita originala teritorio.[7] Post reproduktado, ĉirkaŭ la fino de Decembro ĝis frua Februaro, ili lasas siajn reproduktejojn kaj migrao al neprofundaj estuaroj kaj ŝirmitaj marbordaj areoj en la Norda Insulo. Tiuj areoj estas Firth of Thames, kaj havenoj Manukau, Kaipara kaj Tauranga.[6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International (2018). “Anarhynchus frontalis”, IUCN Red List of Threatened Species 2018, p. e.T22693928A131876706. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22693928A131876706.en. Alirita 12a de Novembro 2021..
- ↑ Barrie Heather kaj Hugh Robertson, "The Field Guide to the Birds of New Zealand" (reviziita eldono), Viking, 2005
- ↑ (2015) “North or south? Phylogenetic and biogeographic origins of a globally distributed avian clade”, Phylogenetics and Evolution 89, p. 151–159. doi:10.1016/j.ympev.2015.04.010. Bibkodo:2015MolPE..89..151D.
- ↑ Olliver, Narena (2005), "Wrybill, Anarhynchus frontalis", New Zealand Birds, New Zealand Birds, http://www.nzbirds.com/birds/wrybill.html, retrieved 2010-07-25
- ↑ 5,0 5,1 Heather, B & Robertson, H. (2005). The field guide to the birds of New Zealand. Auckland: Penguin Books (NZ) Ltd
- ↑ 6,0 6,1 6,2 Complete book of New Zealand birds (1985). Sydney, New South Wales: Reader’s Digest Services Pty Limited
- ↑ (2007) Environment New Zealand 2007. Ministry of the Environment. ISBN 978-0-478-30192-2. Arkivigite je 2015-01-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Stephen Marchant; P. J. Higgins (eld.) (1994). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds: Volume 2: Raptors to Lapwings. Oxford University Press, USA. (ISBN 978-0-19-553069-8)
|