Kurioza Okazaĵo[1] estas komedio de Carlo Goldoni, kiun el la itala originalo Un Curioso Accidente de 1761 tradukis "Mevo". En Esperanto ĝi unuafoje aperis en 1933, ĉe eldonejo "L' Esperanto", per 61-paĝa libreto.
„ Carlo Goldoni, reforminto de la itala komedio en la 18-a jarcento, estis tre fruktodona verkisto kaj liaj komedioj montras vivon, movon kaj spriton, sed neniel profundon. Vivo, movo kaj sprito, iom da amo, mono kaj intrigo, tio karakterizas ankaŭ la Kureozan Okazaĵon. Negrava, supraĵa, facile digesteble, sed la publiko ridas, la celo de la komedio estas atingita? Giannina la filino de riĉa komercisto amas malriĉan nobelan oficiron kiu restas kiel gasto ĉe ŝia patro. La amo estas reciproka. Sed la patro opinias la oficiron nesamranga. Li tamen opinias lin samranga al financisto kaj mem klopodas ke la oficiro edzinigu la filinon de tiu financisto. Sed la financisto rifuzas kaj la geamantoj trompetas la patron de Giannina kaj fine ĉio estas en plej bela harmonio, nur la filino de la financisto estas seniluziigita. Apud tiu agado iras dua amafero : tiu de la ĉambristo de l' oficiro kun la ĉambristino de Giannina, ankaŭ ili povas fine geedziĝi. La traduko estas ĝenerale bona kun tre trafaj parolturnoj. ”