Kurlanda gubernio
| Kurlanda gubernio | |||||||||||||
| Origina nomo: | |||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Курляндская губерния | |||||||||||||
| |||||||||||||
| gubernio • gubernio de la Rusia Imperio | |||||||||||||
| Geografio
| |||||||||||||
| Ĉefurbo: | |||||||||||||
| Loĝantaro | |||||||||||||
Kvanto de loĝantoj: |
674 034 en 1897 | ||||||||||||
| Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
| |||||||||||||
La Kurlanda gubernio - ruse Курляндская губерния, Kurljandskaja gubernija - estis rega kaj administra regiona dividaĵo de la Rusia Imperio. Ĝi oficiale ekzistis inter la 24-a de decembro 1796 kaj la 3-a de marto 1918. La loĝantaro estis 674 034 en 1897. Konsiderante ke la gubernio kovris areon de 27 290 kvadrataj kilometroj, tio en 1897 rezultigis loĝdenson de 25 loĝantoj/km². Gubernia ĉefurbo estis la nuntempa urbo Jelgava, kiu havas sian nunan latvan nomon nur ekde 1920 kaj en la epoko de la gubernio kaj antaŭe origine germane nomiĝis Mitau, ruse Митава, Mitava, pole Mitawa kaj latvigite Mitava.
Iom simpligite eblas diri, ke la gubernio transprenis vastan parton de la germanlingva Duklando Kurlando kaj Zemgalio kaj ke kadre de la Unua Mondmilito ekde 1915 ĝi anstataŭiĝis per la milita gubernio Ober Ost de la Germana Regno. Tamen, en februaro 1918 ĝi kun la pli orientaj latvaj terenoj de la Livlanda gubernio de Rusio estis unuigita al la nova Respubliko Latvio.

