Kurosawa Akira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kurosawa Akira
japana reĝisoro
japana reĝisoro
Persona informo
Aliaj nomoj AK
Naskiĝo 23-a de marto 1910
en Omori, Tokio, Japanio
Morto 6-a de septembro 1998
en Setagaya, Tokio, Japanio
Mortokialo watershed stroke
Tombo An'yō-in
Lingvoj japana
Loĝloko Japanio
Ŝtataneco Japanio
Subskribo Kurosawa Akira
Familio
Edz(in)o Joko Jaguĉi
Infanoj Kazuko Kurosawa • Hisao Kurosawa
Okupo
Okupo filmreĝisorofilmproduktoroscenaristofilmmuntistoverkisto • reĝisoro • produktoro
Verkoj Tri Malbonuloj en la Kaŝita Fortikaĵo
Raŝomon
Sep Samurajoj
Sonĝoj
Joĝimbo
Ran
Ikiru
La aranereta kastelo
vdr

Kurosawa AKIRA (Hepburn/Kunrei) ,黑澤 明 [kuro-saŭa akira], konata en la okcidenta mondo kiel Akira Kurosawa (23-a de marto 1910 - 6-a de septembro 1998) estis japana reĝisoro, produktoro, muntisto kaj verkisto de filmoj. Li estas la plej konata el la filmistoj de Japanio, kaj liaj filmoj influis multe da postaj filmistoj tra la mondo. Lia unua filmo eldoniĝis en 1943, lia lasta en 1999 (postmorte). Malmulte da filmistoj ĝuas karieron tiom longan kaj laŭditan. Kurosawa reĝisoris 30 filmojn en kariero daŭra 57 jarojn.

Kurosawa eniris en japankinarta industrio en 1936, post mallonga kariereto kiel pentristo. Post jaroj de laboro en nombraj filmoj kiel helpo reĝisoro kaj scenaristo, li ekis kiel reĝisoro en 1943, dum la Dua Mondmilito per la populara agfilmo Sanshiro Sugata (konata ankaŭ kiel Judo Saga). Post la milito, la kritik-laŭdata Ebria Anĝelo (1948), en kiu Kurosawa protagonistigis la tiam nekonatan aktoron Toshiro Mifune, cementis la reputacion de la reĝisoro kiel unu el plej gravaj junaj filmistoj en Japanio. Ambaŭ homoj kunlaboros en aliaj 15 filmoj. Ankaŭ lia edzino Joko Jaguĉi estis aktorino en unu el liaj filmoj.

Rashomon, kiu premieris en Tokio en aŭgusto 1950, kaj kiu ankaŭ ĉefroligis Mifune, iĝis, la 10-an de septembro 1951, la surpriza gajninto de la Ora Leono ĉe la Festivalo de Venecio kaj poste estis prezentita en Eŭropo kaj Nordameriko. La komerca kaj kritika sukceso de tiu filmo malfermis okcidentajn filmomerkatojn por la unua fojo al la produktoj de la japana filmindustrio, kiu en victurno kondukis al internacia agnosko por aliaj japanaj produktoroj. Dum la 1950-aj jaroj kaj komenco de la 1960-aj jaroj, Kurosawa reĝisoris ĉirkaŭ po unu filmon jare, inkluzive de kelkaj tre rigarditaj filmoj kiaj ekzemple Ikiru (1952), Sep Samurajoj (1954) kaj Jojimbo (1961). Post la mezo de la 1960-aj jaroj, li iĝis multe malpli produktiva, sed lia pli posta laboro - inkluzive de liaj finaj du epopeoj, Kagemuŝa (1980) kaj Ran (1985) - daŭre gajnis premiojn, inkluzive de la Ora Palmo por Kagemuŝa, kvankam pli ofte eksterlande ol en Japanio.

Vivo

Kurosawa naskiĝis la 23-an de marto, 1910 en la distrikto Omori, Tokio. Dum sia vivo, li spertis la ŝanĝon de Japanio de neindustriigita lando kun ambicioj militcelaj al pacema potenco ekonomia. Kvankam oni memoras lin pleje pro liaj filmoj de la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, li daŭre reĝisoris kaj verkis filmojn ĝis sia morto. Li mortis la 6-a de septembro, 1998 en Setagaja, Tokio.

Infan- kaj jun-aĝoj (1910–1935)

Kurosawa estis naskita la 23an de marto 1910 en ōimaki en la ōmori distrikto de Tokio. Lia patro Isamu, membro de iama samuraja familio de la Gubernio Akita, laboris kiel la direktoro de la malsupra mezlernejo de la Fizikeduka Instituto de la Armeo, dum lia patrino Ŝima venis de komercista familioen Osako. Akira estis la oka kaj plej juna infano de la modere riĉa familio, kun du el liaj gefratoj jam kreskitaj dum lia naskiĝo kaj unu mortinta, forlasante Kurosawa por kreski kun tri fratinoj kaj unu frato.[1][2]

Aldone al antaŭenigado de korpekzercado, Isamu Kurosawa estis malferma al okcidentaj tradicioj kaj konsideris, ke kaj teatro kaj kino havas instruan meriton. Li instigis siajn infanojn spekti filmojn; juna Akira spektis siajn unuajn filmojn en la aĝo de ses.[3] Grava eduka influo estis lia bazlerneja instruisto Sro. Taĉikaŭa, kies progresemaj instruaj praktikoj ekbruligis en lia juna lernanto unue amon por desegnaĵo kaj poste intereson en eduko ĝenerale.[4] Dum tiu tempo, la knabo ankaŭ studis kaligrafion kaj Kendo skermarton.[5]

Alia grava infantempa influo estis Heigo Kurosawa, la pli aĝa frato de Akira pro kvar jaroj. En la sekvo de la Granda tertremo de Kantō de 1923, kiu detruis Tokion, Heigo prenis la 13-jaraĝan Akira por rigardi la ruiniĝon. Kiam la pli juna frato volis forrigardi el la homaj kaj bestaj kadavroj disigitaj ĉie, Heigo malpermesis lin fari tion, kaj anstataŭe instigis Akira por alfronti siajn timojn rigardante ilin rekte. Kelkaj komentistoj sugestis ke tiu okazaĵo influos la pli postan artistan karieron de Kurosawa, ĉar la reĝisoro estos malofte hezitema alfronti malagrablajn verojn en sia laboro.[6][7]

Heigo estis akademie talenta, sed baldaŭ post malsukcesado sekurigi lokon en la plej antaŭa mezlernejo de Tokio, li komencis dekroĉi sin de la resto de la familio, preferante koncentriĝi en sia intereso en eksterlanda literaturo..[2] En la fino de la 1920-aj jaroj, Heigo iĝis benŝi (mutafilma rakontanto) por Tokio-teatroj montranta eksterlandajn filmojn, kaj rapide faris nomon por li mem. Akira, kiu ĉe tiu punkto planis iĝi pentristo,[8] translokiĝis tien kun li, kaj la du fratoj iĝis neapartigeblaj.[9] Tra Heigo, Akira forkonsumis ne nur filmojn sed ankaŭ teatron kaj cirkajn prezentaĵojn,[10] ekspoziciante siajn pentraĵojn kaj laborante por la ligo de la maldekstremaj proletartistoj. Tamen, li neniam povis fari porvivaĵon el sia arto, kaj, kiel li komencis percepti, ke la plej granda parto de la proleta movado "metadis neplenumitajn politikajn idealojn rekte sur la kanvason", li perdis sian entuziasmon por pentrarto.[11]

Kun la kreskanta produktado de voĉaj filmoj en la komenco de la 1930-aj jaroj, filmrakontantoj kiel Heigo komencis perdi laboron, kaj Akira translokiĝis reen kun siaj gepatroj. En julio 1933, Heigo faris memmortigon. Kurosawa komentis la daŭrantan sencon de perdo kiun li sentis ĉe la morto de sia frato[12] kaj la ĉapitro de lia membiografio (Io Kiel Membiografio) kiu priskribas ĝin - skribite preskaŭ duonan jarcenton post la okazaĵo - estas titolita "Historio kiun mi ne volas rakonti."[13] Nur kvar monatojn poste, ankaŭ la plej aĝa frato de Kurosawa mortis, lasante Akira, en la aĝo de 23, la nura el la Kurosawa fratoj daŭre vivanta, kune kun liaj tri pluvivaj fratinoj.[9][13]

Trejnanta reĝisoro (1935-1941)

Milittempaj filmoj kaj geedziĝo (1942-1945)

Unuaj postmilitaj verkoj (1946-1950)

Internacia rekono (1950-1958)

Naskiĝo de firmao kaj la fino de epoko (1959-1965)

Holivudo-kromvojo (1966-1968)

Malfacila jardeko (1969-1977)

Du epopeoj (1978-1986)

Finaj verkoj kaj laste jaroj (1987-1998)

Morto kaj postmortaj verkoj

Verkado

Multaj el la plej konataj filmoj de Kurosawa sceniĝas je la feŭdisma epoko de Japanio, proksimume inter la 13-a kaj 17-a jarcentoj. Multe el la historioj estas adaptaĵoj de la verkaro de Ŝekspiro, ekzemple "Ribelo" (Ran) (bazita je Reĝo Lear) kaj "La aranenesta kastelo" (Kumonosu jo) (bazita je Macbeth). Je Kakushi toride no san akunin ("La tri aĉuloj el la kaŝata fortreso"; 1957), rakonto pri princino, ŝia generalo, kaj du malspritaj bienistoj, George Lucas taksas kiel influo de sia filmaro Star Wars. Inter aliaj filmoj troviĝas Rashomon, Shichinin no samurai ("La sep samurajoj"; poste adaptita kiel vakera filmo The Magnificent Seven "La sep mirinduloj") kaj Jojimbo (la bazaĵo de la filmo de Sergio Leone, Per un pugno di dollari ("Por Pugnopleno da dolaroj"). Kurosawa reĝisoris ankaŭ filmigojn de romanoj rusaj: Dersu Uzala k.a.; kaj krimfikciaĵo Tengoku kaj jidoku ("Paradizo kaj Infero", bazita sur novelo de Ed McBain).

Mifune Toshiro estas konata aktoro kiu protagonistis en multaj kurosavaj filmoj.

Kompleta filmaro de Kurosawa

Dosiero:Susumu fujita.png
Susumu Fujita en Sanshiro Sugata.
Raŝomon

Notoj

  1. Galbraith, paĝoj 14–15
  2. 2,0 2,1 Kurosawa 1983, p. 17
  3. Kurosawa 1983, paĝoj 5–7
  4. Kurosawa 1983, paĝoj 12–13
  5. Galbraith, p. 16
  6. Kurosawa 1983, paĝoj 51–52
  7. Prince, p. 302
  8. Kurosawa 1983, paĝoj 70–71
  9. 9,0 9,1 Galbraith, p. 19
  10. Kurosawa 1983, paĝoj 72–74, 82
  11. Kurosawa 1983, p. 77
  12. Richie 1999, p. 11
  13. 13,0 13,1 Kurosawa 1983, p. 84

Fontoj

  • Dodes'ka-den (Criterion Collection Spine #465). Criterion.
  • Drunken Angel. Criterion.
  • Fellini, Federico. (2006) Bert Cardullo: Federico Fellini: Interviews. University Press of Mississippi. ISBN 1-57806-885-1.
  • Galbraith, Stuart, IV. (2002) The Emperor and the Wolf: The Lives and Films of Akira Kurosawa and Toshiro Mifune. Faber and Faber, Inc. ISBN 0-571-19982-8.
  • Goodwin, James. (1993) Akira Kurosawa and Intertextual Cinema. The Johns Hopkins University Press. ISBN 0-8018-4661-7.
  • High, Peter B.. (2003) The Imperial Screen: Japanese Film Culture in the Fifteen Years' War, 1931–1945. The University of Wisconsin Press. ISBN 0-299-18134-0.
  • Kurosawa, Akira. (1999) Yume wa tensai de aru (A Dream Is a Genius). Bungei Shunjū. ISBN 4-16-355570-6.
  • Kurosawa, Akira. (2008) Bert Cardullo: Akira Kurosawa: Interviews. University Press of Mississippi. ISBN 1-57806-996-3.
  • (1999) Kurosawa: The Last Emperor. Channel Four (UK)/Exterminating Angel Productions.
  • (2000) Kurosawa. WNET, BBC kaj NHK.
  • Martinez, Delores P.. (2009) Remaking Kurosawa: Translations and Permutations in Global Cinema. Palgrave Macmillan. ISBN 0-312-29358-5.
  • Mellen, Joan. (1975) Voices from the Japanese Cinema. Liveright Publishing Corporation. ISBN 0-87140-604-7.
  • Mellen, Joan. (2002) Seven Samurai (BFI Classics). British Film Institute. ISBN 0-85170-915-X.
  • Morrison, James. (2007) Roman Polanski (Contemporary Film Directors). University of Illinois Press. ISBN 0-252-07446-7.
  • Peckinpah, Sam. (2008) Kevin J. Hayes: Sam Peckinpah: Interviews. University Press of Mississippi. ISBN 1-934110-64-7.
  • Prince, Stephen. (1999) The Warrior's Camera: The Cinema of Akira Kurosawa, 2‑a eldono, Princeton University Press. ISBN 0-691-01046-3.
  • (2002) Rashomon. Criterion.
  • Richie, Donald. (2001) A Hundred Years of Japanese Film. Kodansha International. ISBN 4-7700-2682-X.
  • Seven Samurai: 3-disc Remastered Edition (Criterion Collection Spine #2). Criterion.
  • Sato, Tadao. (1987) Currents in Japanese Cinema. Kodansha International Ltd.. ISBN 0-87011-815-3.
  • (2006) Star Wars Episode IV: A New Hope. Twentieth-Century Fox Home Entertainment.
  • Tirard, Laurent. (2002) Moviemakers' Master Class: Private Lessons from the World's Foremost Directors. Faber and Faber Ltd.. ISBN 0-571-21102-X.
  • Yojimbo: Remastered Edition (Criterion Collection Spine #52). Criterion.
  • Yoshimoto, Mitsuhiro. (2000) Kurosawa: Film Studies and Japanese Cinema. Duke University Press. ISBN 0-8223-2519-5.