Kurskaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Kurskaja (stacio de Moskva metroo) kaj Kurskaja (Kolcevaja linio).
Kurskaja
stanitsa
Administrado
Poŝtkodo 357851
Demografio
Loĝantaro 12 045  (2010) [+]
Loĝdenso 753 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 2′ N, 44° 28′ O (mapo)44.037544.462222222222Koordinatoj: 44° 2′ N, 44° 28′ O (mapo) [+]
Areo 16 km² (1 600 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Kurskaja (Rusio)
Kurskaja (Rusio)
DEC
Kurskaja
Kurskaja
Situo de Kurskaja

Map

vdr

Kurskaja (ruse Курская) estas granda vilaĝo en la suda parto de la Stavropola regiono de Rusio, 45 kilometrojn norde de Mozdok. Ĝi estas centro kaj la plej granda loĝloko de Kurskij distrikto (Курской район). La vilaĝo staras ĉe la rivero Kura, kies akvo estas kolektata en akvorezervujo ĉe Kurskaja.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis fondita en 1784 de 500 rusaj transloĝiĝintoj el centraj regionoj de Rusio, kiuj estis "alskribitaj" kazakoj. Dum la du unuaj jaroj la vilaĝo preskaŭ iĝis neloĝata pro epidemio de malario kaj provoj de la kamparanoj reveni al siaj denaskaj lokoj. En 1789 la fuĝintoj estis revenigitaj al la vilaĝo.

En 1914 en la vilaĝo loĝis 1540 personoj (328 kortoj).

Ekde januaro 1935 Kurskaja iĝis centro de la nove formita distrikto.

De aŭgusto ĝis decembro de la jaro 1942 la vilaĝo estis okupita de nazioj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]