Skikurado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kurskiado)
Skikurado
speco de sporto
Nordia skiadoolimpika sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:vintra sporto
vdr
Skia maratono en Tartu, Estonio

Skikurado estas sporta fako el la grupo de nordia skiado, kiu tre popularas kaj en hobia kaj en konkursa sportado. Temas pri antaŭenglitado sur neĝa ebenaĵo aŭ tre malmulte monteta tereno per skioj nur fiksitaj al la piedpintoj. Tia antaŭenglitado pli facilas, se jam ekzistas du paralelaj spuroj en la neĝo, kiujn la skianto simple sekvas, sed principe ĝi eblas ankaŭ en antaŭe netuŝita neĝo. La sportanto aldone antaŭenpuŝas sin per po unu bastono en ĉiu mano. Skikurado estas medicine ĝenerale rekomendebla sporto, ĉar preskaŭ ĉiuj homaj muskologrupoj aktivas kaj la artikoj ne estas trostreĉitaj. Se temas pri tute ne-konkursa kaj malrapida promeno sur tiaspecaj skioj, kies celo pli estas ĝui la ĉirkaŭan naturon ol ŝvitigi la korpon, la sporto foje ankaŭ nomiĝas skimigrado.

La plej gravajn konkursojn pri skikurado organizas la internacia federacio de skiado Fédération Internationale de Ski (FIS).

Inter la sportoj parencaj al skikurado estas la tiel nomata nordia kombino, kombino de skikurado kaj skisaltado, kaj biatlono, la kombino de skikurado kaj celpafado. La unua el tiuj variaĵoj ankaŭ konsideriĝas fako de nordia skiado, la dua ne kalkuliĝas en tiu kategorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La utiligado de skioj por pli facila moviĝo sur neĝo pruveblas jam dum pluraj miloj da jaroj. Sporta konkursa fako la skikurado tamen nur iĝis dum la 19-a jarcento en Skandinavio. La unua signifa konkurso okazis dum la jaro 1892 apud la monto Holmenkollen en Oslo (Norvegio).

Ekde la komenco de la Vintra Olimpiko 1924 skikurado - komence nur por viroj - ankaŭ estas fiksa sporto de la Olimpiaj Ludoj. Ekde la Vintra Olimpiko 1952 ankaŭ inoj olimpie konkursas en tiu sporto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]