Kurt-pinglovostulo
Kurt-pinglovostulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Chaetura brachyura (Jardine, 1846) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Kurt-pinglovostulo, Chaetura brachyura, estas eta birdo de la familio de Apusedoj, kiu enhavas ankaŭ la apusojn, apusetojn, salanganojn, ktp. Ĝi estas komuna loĝanta kaj reproduktanta birdo de Trinidado, Tobago, Grenado kaj Sankta Vincento, kaj de tropika Sudameriko el Panamo, Kolombio kaj la Gujanoj suden al Ekvadoro, Peruo kaj Brazilo; en Brazilo, en la entera Amazonio, ekskludante multe de la sudorienta parto.
Tiu eta apuso troviĝas en vario de habitatoj inkludante savanon, malferman arbaron, kaj terkultivejojn. La nesto estas 5 cm larĝa neprofunda duontelereto el bastonetoj kungluitaj per salivo ligita al vertikala surfaco. Tio estas ofte manfarita strukturo kiel kameno aŭ puto, kiel faras ĝia parenco la Kamenapuso C. pelagica , sed ili uzas ankaŭ naturajn kavojn kaj arbotruojn.
La ino demetas ĝis 7 blankajn ovojn (mezaveraĝe 3.7), kiuj estos kovataj de ambaŭ gepatroj dum 17-18 tagoj. La idoj elnestiĝas post du semajnoj, sed restas proksime, pendigitaj al la murtruo sen flgui dum aliaj du semajnoj.
La Kurt-pinglovostulo estas ĉirkaŭ 10.5 cm longa, kaj pezas ĉirkaŭ 20 g. Ĝi havas longajn mallarĝajn flugilojn, fortikan korpon kaj mallongan voston, kio nomigas la specion. Ambaŭ seksoj estas similaj. Ĝi estas ĉefe nigra kun helaj pugo kaj vosto. Ĝi povas esti distingita el rilataj specioj de sia teritorio, kiel la Stripuga pinglovostulo, C. spinicauda aŭ la Grizpuga pinglovostulo, C. cinereiventris pro manko de kontrasto inter la pugo kaj la vosto, ĉar la vosto estas multe pli malhela en la aliaj specioj. La flugalvoko estas rapida pepado sti-sti-stiuu-stiuu-stiuu.
La Kurt-pinglovostulo manĝas dumfluge flugantajn insektojn, inkludante flugantajn formikojn kaj termitojn. Ĝi estas tre gregema kaj formas komunajn ripozejojn, kiam ili ne estas reproduktantaj. Oni supozas, ke okazas predado farita de vespertoj ĉe la nestolokoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Chaetura brachyura. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 Majo 2006. Ne minacata
- Swifts de Chantler kaj Driessens, ISBN 1-873403-83-6
- Birds of Venezuela de Hilty, ISBN 0-7136-6418-5
- ffrench, Richard. (1991) A Guide to the Birds of Trinidad and Tobago, 2‑a eldono, Comstock Publishing. ISBN 0-8014-9792-2.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Photo; Hispanlingva artikolo colombiacuriosa