Kurt Cobain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kurt Cobain
Persona informo
Aliaj nomoj Kurdt Kobain
Naskiĝo 20-an de februaro 1967 (1967-02-20)
en Aberdeen, Vaŝingtonio
Morto 5-an de aprilo 1994 (1994-04-05) (27-jaraĝa)
en Seatlo
Mortokialo pafvundo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Aberdeen High School
Subskribo Kurt Cobain
Familio
Patro Donald Leland Cobain
Patrino Wendy Elizabeth Fradenburg
Edz(in)o Courtney Love
Infano Frances Bean Cobain
Okupo
Okupo gitaristokantistokantoverkisto • vidartisto • komponisto
Verkoj Smells Like Teen Spirit
Nevermind
vdr

Kurt COBAIN (naskiĝis la 20-an de februaro 1967, mortis la 5-an de aprilo, 1994) estis ĉefkantisto, gitar-ludisto kaj komponisto de la fama rokgrupo Nirvana. Li naskiĝis en Aberdeen, en la ŝtato de Vaŝingtonio, en Usono. Li kreis Nirvana en 1987, kune kun Krist Novoselic.

La grupo fariĝis famega en la 1990-aj jaroj, ĉar ili popularigis novan muzikan stilon, nomata "grunge".

Post lia famiĝo, Cobain devis lukti kontraŭ deprimo, dependo je drogoj kaj la konstanta premo de la amaskomunikiloj sur lia familio.

En 1994 Kurt Cobain memmortigis sin, pafante al si mem en la kapo. Lia sinmortigo verŝajne igis lin ankoraŭ pli fama, kaj nuntempe li restas mond-konata.