Kurt Knispel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kurt Knispel
Naskiĝo 20-a de septembro, 1921
en Salisfeld/Salisov,  Ĉeĥoslovakio
Morto 28-a de aprilo 1945
(en aĝo de 23 jaroj)
en Urbau/Vrbovec,  Nazia Germanio
Soldata kariero
Tempo de deĵoro: 1940–1945
Deĵoris en: Tria regno
Militoj: dua mondmilito
Medaloj: Fera kruco de la unua klaso
Ora germana kruco
Persona informo
Tombo Centra Tombejo en Brno
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo militistosoldato
vdr

Kurt Knispel (20-an de septembro 1921 Salisfeld / Salisov, Ĉeĥoslovakio30-an de aprilo 1945 en Urbau / Vrbovec, tiam Regna govio Malsupra Danubio, Nazia Germanio) estis germana tanka aso en periodo de la dua mondmilito.

Milita kariero[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis sur teritorio de Ĉeĥoslovakio. Kiam Sudetio estis en la jaro 1938 aneksita, li akiris germanan ŝtatanecon.[1] Li ellernis aŭtomekanikisto kaj aŭtune 1940 li enpaŝis en germanan armeon. En batalagadoj li atingis 168 konfirmitajn venkojn, el tio 42 kiel komandanto de tanko kaj 126 kiel tanka pafisto. Pluaj 27 venkoj ne estis oficiale konfirmitaj.

Pro sia propravola nerespektado de ordonoj li havis oftajn konfliktojn kun superuloj kaj tute li eliris el imagoj de naziaj kapuloj pri milita heroo, do eĉ spite al siaj sukcesoj li etis fare de siaj superuloj en certan mezuron nerimarkata. Li estis malgrandfigura, ofte li portis pli longajn harojn kaj barbojn ol permesis soldataj normoj. Somere 1942 li eĉ en Krakovo pugnofrapis oficiron de Einsatzgruppe, kiu torturis sovetan kaptiton. Onidire nur liaj batalaj faroj kelkfoje savis lin antaŭ kampa juĝejo.[2]

Li mortis la 18-an de aprilo 1945 pro sekvoj de vundoj suuferitaj duum germanaj defendbataloj en suda Moravio. Li estas sepultita en tombejo de germana kampa bandaĝejo en Vrbovec.[3] En aprilo de 2013 liaj korprestaĵoj estis en tiu ĉi loko trovitaj kaj indentigitaj.[1] La 12-an de novembro 2014 liaj korprestaĵoj estis metitaj en sekcio de germana milita tombejo en Centra tombejo en Brno komune kuun 41 pluaj germanaj falintaj soldatoj en diversaj anguloj de Moravio kaj Silezio.[4]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Historici objevili ostatky německého tankového esa (česky). lidovky.cz. Alirita 2013-04-10.
  2. DANIEL, Jan. Novodobí rytíři. Válka REVUE. 2013 duben, s. 9. ISSN 1804-0772.
  3. Archivovaná kopie. Arkivita el la originalo je 2013-11-02. Alirita 2013-04-10.
  4. Moravské zemské muzeum - Historické oddělení - Uložení ostatků Kurta Knispela. Arkivita el la originalo je 2015-12-22. Alirita 2019-09-10.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]