Kurt Russell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kurt Russell
Persona informo
Kurt Russell
Naskonomo Kurt Vogel Russell
Naskiĝo 17-a de marto 1951
en Ŝablono:Flagicon Springfield, Massachusetts, Usono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Thousand Oaks High School vd
Partio Libertariana Partio vd
Familio
Patro Bing Russell vd
Patrino Louise Julia Crone vd
Edz(in)o Season Hubley (1979-1983)
Amkunulo Goldie Hawn vd
Infanoj Wyatt Russell • Boston Russell vd
Profesio
Okupo basbalisto • filmaktoro • televida aktoro • filmproduktoroscenaristo vd
Aktiva dum 1963 - nuntempo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kurt Russell (naskiĝinta la 17-an de marto 1951) estas usona aktoro.

Li estas filo de eksa ludanto de basbalo kaj porokaza filma kaj televida aktoro Bing Russell. Kurt Russell vidigis sin en filmo kiel naŭjara en familiaj komedioj produktataj de Studio Walt Disney. Al filmado ekprovokis lin krom alia fakto, ke Mickey Mantel kaj Roger Maris, liaj basbalaj idoloj ankaŭ ŝanĝis trikotojn je aktoraj kostumoj. Li realiĝis ankaŭ en televido, kie li havis eĉ sian propran serion The Travels of Jamie McPheeters (1963-1964).

En la jaroj 1971-1973 li profesie dediĉis sin al basebalo, sed post lezo li lasis la sportadon. Turnopunkto en lia aktora kariero venis en la fino de la 1970-aj jaroj, kiam li komencis kunlaboradon kun reĝisoro John Carpenter. Li rolis ankaŭ en akciaj filmoj.

La unua edzino de Kurt Russell estis aktorino Season Hubley (1979-84) kaj ekde la jaro 1983 li vivas kun aktorino kaj produktorino Goldie Hawn, kiu estis lia kunulino ankaŭ kelkfoje sur filma ekrano.

Filmografio