Kurt Schubert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Memorigtabulo en la Juda muzeo de Eisenstadt pri Schubert

Kurt SCHUBERT (naskiĝinta la 4-an de marto 1923 en Vieno, mortinta samloke la 4-an de februaro 2007 estis katedresto de judismaj studoj ĉe la Universitato de Vieno. Ties remalfermon tuj post la Dua mondmilito li ege antaŭenpuŝis.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Schubert frekventis la renomitan gimnazion Theresianum; antaŭ la pasigo de la abiturienta ekzameno li ankoraŭ travivis la Nenionigo de Austrio. Pro astmo li taksitis malsoldatadebla; pro tio li povis dummilite studi en Vieno. La pogromado de judoj far la nazioj decidigis lin studi pri judismo. Li ricevis la moknomon Moseo. Estante aktiva katoliko li komencis studi la hebrean lingvon ĉe la Instituto pri malnovorientaj filologioj. En 1944 li doktoriĝis pri esplorado pri la ekstera politiko de Hamurabi. Kiel studento li savis la bibliotekon de la viena porrabena seminario: post 1945 li sendigis la tuton al Israelo. Li ankaŭ estis membro de la aŭstra rezistadmovado kiel ankaŭ de la kontraŭleĝa Katolika universitata junularo. En la komenco de la jaro 1945 lia patro, kiu apartenis al la grupo Kreis Bellaria de Leopoldine Hornik, arestitis fare de la kaŝpolico Gestapo. En aprilo 1945 Schubert ricevis fare de la sovetiaj okupantoj la rekomenciĝo de la universitata prelegado. En la 2.5.1945 Schubert faris sian unuan prelegon - lingvokurson de la hebrea lingvo por komencantoj.

Universitata vivo[redakti | redakti fonton]

Unue li estis docento ĉe pri judismaj studoj en la kadro de la Instituto pri orientalistiko. En 1948 li ricevis la plenan prelegpermeson kaj dediĉis sin je la fondo de judismaj studoj en Vieno. Li unue en germana lingvo verkis pri la manuskriptoj de Qumran. En 1959 vere fonditis viena katedro pri judismaj studoj: antaŭe ankoraŭ kiel parto de orientalistiko, ekde 1966 kiel memstara sekcio. Ĝis la retiriĝo en 1993 li estris la katedron. Sed ankaŭ post tio li prelegis ĝis 2006.

Liaj kampoj specialaj estis i.a. pri juda librofaradarto en la Mezepoko (kune kun la en 1999 mortinta edzino kaj arthistoriistino Ursula Schubert), cionismo kaj sinŝanĝoj de antisemitismo. Li substrekis ke por judoj en la tempo de Jesuo Kristo releviĝo nur povis esti korpa. Por tio li defendis la tombon malplenan de Jesuo.

En 1972 li fondis la muzeon judisman en Eisenstadt. Li ade engaĝiĝis pri la repaciĝo inter kristanoj kaj judoj kaj la venko de antisemitismo post la Dua mondmilito. En 2006 li ricevis la premion "ICCJ Sir Sigmund Sternberg Award". En 1987 li iĝis koresponda membro de la filozofia-historia klaso de la Aŭstria akademio pri sciencoj (ÖAW) kaj en 2004 ties honora membro. En 2004 krome honora senatoro de la Universitato de Vieno. Li entombigitis sur la tombejo de Döbling.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1982: Preis der Stadt Wien für Volksbildung
  • 2006: ICCJ Sir Sigmund Sternberg Award
  • Nomdonanto de la premio "Kurt-Schubert-Gedächtnispreis"

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Die Geschichte des österreichischen Judentums. Böhlau, Wien 2008
  • Jesus im Lichte der Religionsgeschichte des Judentums. Herold, Wien 1973
  • Die Wiedereröffnung der Universität Wien im Mai 1945. Archiv der Universität Wien, Wien 1991 (Vortrag, 34 S.)
  • kun Johannes Botterweck: Festschrift für Prof. Dr. Viktor Christian, gewidmet von Kollegen und Schülern zum 70. Geburtstag. Wien 1956

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Franz Morawitz: Kurt Schubert. In: Die Furche vom 1. Dezember 2005, S. 60.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kurt Schubert en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]