Kurt Schuschnigg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kurt Schuschnigg
Persona informo
Kurt Schuschnigg
Naskonomo Kurt Alois Josef Johann von Schuschnigg
Naskiĝo 15-an de decembro 1897 (1897-12-15)
en Riva del Garda
Morto 18-an de novembro 1977 (1977-11-18) (79-jaraĝa)
en Mutters
Tombo Mutters vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco UsonoAŭstrioAŭstrio-Hungario vd
Alma mater Stella Matutina • Universitato Alberto Ludoviko de FrajburgoUniversitato de Innsbruck vd
Partio Patria Fronto vd
Familio
Patro Artur Edler von Schuschnigg vd
Patrino Anna Josefa Amalia Wopfner vd
Gefratoj Arthur Schuschnigg vd
Edz(in)o Vera von Schuschnigg • Herma SchuschniggHerma Schuschnigg vd
Infanoj Maria Dolores Edle von Schuschnigg vd
Profesio
Okupo juristopolitikistodiplomatopedagogoadvokatoprofesoro vd
Aktiva en VienoSankta Luiso vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kurt SCHUSCHNIGG (naskiĝinta la 14-an de decembro 1897 en Riva del Garda, mortinta la 18-an de novembro 1977 en Mutters) estis aŭstra politikisto.

Kariero duonarmea kaj politikista[redakti | redakti fonton]

La advokato fondis en 1930 la monarkieman duonarmean taĉmentaron Ostmärkische Sturmscharen. De 1927-34 li estis deputito de la Kristandemokrata partio (CP) en la Nacia Konsilio. De 1932-34 li estis ministro pri justico kaj edukado kaj iĝis, post la murdo de Engelbert Dollfuß, kanceliero la 30-an de julio 1934 dum la tempo de aŭstrofaŝismo. Ĝis la morto en 1935 helpadis lin la edzino Herma Schuschnigg.

De 1934-36 li estis ministro pri edukado, de 1934-38 ministro pri eksteraj aferoj. Batalante kontraŭ socialdemokratoj kaj nazioj li klopodis konfirmi la duontotalisman konstitucion Maiverfassung. Li kontinuigis la grandparte malfeliĉan politikon de sia antaŭulo kaj esperis garantiigi la memstarecon de Aŭstrujo danke al bonaj kontaktoj kun Mussolini. Pro problemoj kun vickanceliero Ernst Rüdiger Starhemberg li transprenis ties gvidantan rolon de la duonarmea Vaterländische Front.

Viktimo de nazioj[redakti | redakti fonton]

Kiam Italujo alproksimiĝis politike al Nazia Germanio, Schuschnigg faris en la 11-a de julio 1936 t.n. Julian kontrakton kun Germanujo kaj eĉ cedis al la postuloj de la ideoj de ŝtatsekretario Guido Schmidt pri plia alproksimiĝo al germanaj interesoj. La 12-an de februaro 1938 Adolf Hitler ultimative postulis de li akcepti la germanajn planojn. Schuschnigg ordonis mallongtempe preparitan plebisciton pri daŭra memstareco de Aŭstrujo por la 12-a de marto. Tio estis fine bonvena preteksto por la germana diktatoro invadi Aŭstrujon. Sendube Schuschnigg estis multe tro malforta politikisto dum tia tempo kiu estus bezoninta fortulojn.

Postmilita profesora kariero[redakti | redakti fonton]

Ĝis la fino de la milito li restis arestita. En 1945 li elmigris Usonon kaj iĝis profesoro en Sankta Luiso en 1945. Ekde marto 1967 li vivis en Tirolo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Dreimal Österreich. Verlag Thomas Hegner, Wien 1937
  • Ein Requiem in Rot-Weiß-Rot. Aufzeichnungen des Häftlings Dr. Auster. Verlag Amstutz, Zürich 1946
  • Österreich. Eine historische Schau. Verlag Thomas Morus, Sarnen 1946
  • Im Kampf gegen Hitler. Die Überwindung der Anschlußidee. Verlag Amaltea, Wien 1988, ISBN 3-85002-256-0
  • Dieter A. Binder (eld.): Sofort vernichten. Die vertraulichen Briefe Kurt und Vera von Schuschnigg 1938–1945. Verlag Amalthea, Wien 1997, ISBN 3-85002-393-1

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Walter Goldinger: Kurt Schuschnigg. En: Friedrich Weissensteiner kaj Erika Weinzierl (eld.): Die österreichischen Bundeskanzler. Leben und Werk. Österreichischer Bundesverlag, Wien 1983, ISBN 3-215-04669-5.
  • Anton Hopfgartner: Kurt Schuschnigg. Ein Mann gegen Hitler. Verlag Styria, Graz/Wien 1989, ISBN 3-222-11911-2.
  • Lucian O. Meysels: Der Austrofaschismus – Das Ende der ersten Republik und ihr letzter Kanzler. Amalthea, Wien-München 1992, ISBN 978-3-85002-320-7.
  • Kurt von Schuschnigg: Der lange Weg nach Hause. Der Sohn des Bundeskanzlers erinnert sich. Aufgezeichnet von Janet von Schuschnigg. Verlag Amalthea, Wien 2008, ISBN 978-3-85002-638-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]