Kurt Schwitters

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kurt Schwitters sur fotografio de Genja Jonas
Merz, 1924
Tombo de Kurt Schwitters en Hanovro

Kurt SCHWITTERS (n. 20-an de junio 1887 en Hanovro; m. 8-an de januaro 1948 en Kendal) estis germana dadaisto, pentristo, poeto kaj artisto. Li disiĝis el la resto de la dadaisma movado por krei novan dadaismon ne engaĝitan politike kaj ĉirkaŭ fantasto kaj konstruismo. Kolaĝo estis lia stilo.