Saltu al enhavo

Kurt Sprengel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvrt Sprengelii
(1766-1833)
Gravuraĵo de Kurt Sprengel, ĉirkaŭ 1875.
Gravuraĵo de Kurt Sprengel, ĉirkaŭ 1875.
Persona informo
Kurt Sprengel
Naskonomo Kurt Polykarp Joachim Sprengel
Naskiĝo 3-a de aŭgusto 1766
en Boldekow, apud Anklam, Pomerio, Germanio
Morto 15-a de marto 1833
en Halle an der Saale, Germanio
Tombo St. Laurentius church (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater
Familio
Infanoj Anton Sprengel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo botanikisto
fungosciencisto
filikisto
universitata instruisto
kuracisto
briofitologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo plantoscienco Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Halle vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kurt Polycarp Joachim Sprengel estis germana kuracisto, botanikisto kaj historiisto, kiu parolis la latinan, grekan kaj araban. Li estis unu el la fondintoj de la mikroskopa studado de pli altaj plantoj. Li ankaŭ faris multajn plibonigojn en botanika nomenklaturo.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Sprengel naskiĝis en Boldekow, en Pomerio, kaj li estas konsiderata de germana nacieco. Li estis filo de instruisto kaj poste kleriko nomita Johann Friedrich Sprengel (1726–1808) kaj lia edzino Christiane Sophie Adelung (1730-1806), fratino de la germanisto Johann Christoph Adelung (1731–1806). La gepatroj geedziĝis la 10-an de marto 1760.

Lia patro, kleriko, provizis lin per detala edukado de ampleksovasta; kiel knabo li distingiĝis kiel lingvisto, en la latina kaj greka lingvoj, kaj ankaŭ en la araba; lia onklo, Christian Konrad Sprengel (1750–1816), estas memorata pro siaj studoj pri la fekundigo de floroj per insektoj - temo en kiu li atingis konkludojn multajn jarojn antaŭ sia tempo. Sprengel aperis kiel aŭtoro kun la aĝo de dek kvar jaroj, publikigante malgrandan verkon nomitan "Anleitung zur Botanik für Frauenzimmer" ("Botanika Gvidilo por Virinoj"), en 1780.

En 1784, li komencis studi teologion kaj medicinon ĉe la universitato de Halle, sed baldaŭ rezignis pri la unua. Li diplomiĝis pri medicino en 1787. En 1789, li estis nomumita eksterordinara profesoro pri medicino en sia studuniversitato, kaj en 1795 estis promociita al ordinara profesoro. Li dediĉis multon da sia tempo al medicina laboro kaj al esploroj pri la historio de la medicino; kaj li tenis la ĉefan rangon kiel originala esploristo kaj en medicino kaj en botaniko. Inter la pli gravaj el liaj multaj servoj al ĉi-lasta scienco estis la rolo, kiun li prenis en vekado kaj stimulado de mikroskopa esplorado pri la anatomio de la histoj de la pli altaj plantoj, kvankam difektaj mikroskopaj aparatoj igis la konkludojn, kiujn li mem atingis, nefidindaj. Li ankaŭ faris multajn plibonigojn en la detaloj de kaj la linea kaj la natura sistemoj de klasifiko. La plurvoluma historio de la medicino de Sprengel estis plivastigita de Burkard Eble (1799-1839), kiu produktis duan eldonon.[1]

Sprengel fariĝis korespondanto de la Reĝa Instituto de Nederlando en 1809, li estis elektita eksterlanda membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj en 1810.

"Prolegomenoj al la rudimentoj de la dinamika nozologio", verko de Kurt Sprengel, publikigita en 1787.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ĉi-dokumento estis tradukita el la angla kaj germana Vikipedioj.