Kurt Walther

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la esperantisto Kurt Walther. Ekzistas plia esperantisto preskaŭ samnoma, Curt Walther, kiu aktivis 30 jarojn pli frue.
Kurt Walther en la 1930-aj jaroj

Kurt WALTHER estis germana esperantisto.

Kurt Walther loĝis en Dresdeno. Li estis membro de Germana Esperanto-Asocio (GEA) de 1931; de 1934 ĝis 1936 li (membro de NSDAP) estis prezidanto de GEA, kiu malgraŭ liaj klopodoj devis malfondi sin en 1936. Dum la dua mondmilito li batalis kaj mortis kiel majoro ĉe la orienta fronto.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 5.