Saltu al enhavo

Kurtvosta pito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hindia pito
Plenkreskulo en Maharaŝtro
Plenkreskulo en Maharaŝtro
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Passeriformes - paseroformaj
Familio: Pittidae - pitedoj
Genro: Pitta - pito
Specio: P. brachyura - verdabrusta pito
Pitta brachyura
(Linnaeus, C, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Subspecioj

Unutipa

Sinonimoj

Corvus brachyurus Linnaeus, C, 1766

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kurtvosta pito[mankas fonto]hindia pito[1] (latine Pitta brachyura) estas unutipa birdospecio el la familio de pitedoj. Ĝi troviĝas en suda Azio.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La scienca genra nomo Pitta estas latina transskribo fare de Vieillot de telugua nomo signifanta "birdeto"[3].

La specia epiteto brachyura venas el la antikva greka βραχύς (brakus = mallonga) kaj οὐρά (oura = vosto), ĉar Karolo Lineo kiu priskribis tiun specion en 1766 rimarkis tiun anatomian trajton. Tamen, la vosto de tiu specio ne estas pli mallonga ol tiu de aliaj pitoj[3].

Disvastiĝo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La hindia pito troviĝas en nordeosta Pakistano (Margalla Montetoj) kaj en la antaŭmontoj de Himalajo de uesta Himaĉal-Pradeŝo (Dharmsala, Kangra) eosten ĝis centra Nepalo kaj eble Sikimo, kaj suden ĝis centra kaj uesta Barato (de suda Okcidenta Bengalio ĝis Guĝaratio kaj Mumbajo). Ĝi vintras suden al suda Barato (suden de Goao) kaj Srilanko[3].

Ĝi vivas en foliarbaj kaj ĉiamverdaj arbaroj kun densa subkreskaĵaro en malaltaj teroj kaj antaŭmontetoj, same kiel en arbustaroj kaj bambuejoj. Ĝi ankaŭ troviĝas en sekaj herbaj riveraj bordoj[3].

Plenkreskulo en Ghazipur

Ĝi havas rigide mallongan voston kun longeco de 18 - 19 centimetroj. Ĝi estas bela birdo kun plumaro blua, nigra, ruĝa, bruna, verda, ĉamkolora kaj blanka. Ĝiaj brile bluaj plumoj sur la ŝultroj estas tre okulfrapaj, tial oni nomas ĝin ankaŭ bluflugila pito. Dum flugado la blankaj makuloj sur la flugiloj montriĝas klare. Ambaŭ seksoj havas la saman koloron.

La hindia pito vivas solece kaj emas sin kaŝi. Ĝi ofte aktivadas unuope en densaj arbetaroj kaj herbaroj. Ĝi estas sprita kaj sagaca. Ĝi saltas, kun kuntirita kolo kaj kurbigita dorso, sinsekve kelkfoje, ĉiufoje pli ol unu metron. Sidante, ĝi de tempo al tempo etendas sian kolon por rigardi ĉirkaŭen. Dum ekscitiĝo ĝi hirtigas plumojn kaj tremigas siajn flugilojn en palpebruma daŭro. Kiam ĝi atakas, ĝi bekas kun flugiloj supren levitaj kaj kolo etendita. Kaj kiam ĝi estas surprizita, ĝi fuĝas en herbaron kun klinita kapo. Ĝi manĝas ĉefe lumbrikojn, helikojn, araneojn kaj aliajn animalojn. Ĝi flugas en rekta linio, sed ne alte nek longe. Ĝi ofte flugas tuj super la tero, aŭ flugas kun saltado. Ĝia fluga rapideco estas 40 kilometroj hore. Ĝia krio havas tri silabojn. Dum sezono de fekundiĝo ĝia krio similas al tiu de la kato.

La hindia pito kutime konstruas surtere aŭ sur branĉoj neston el branĉetoj, radikoj, folioj kaj musko. La birdino zorgas pri konstruado de nesto, kovado kaj nutrado de idoj. Ĝi kovas ĉiufoje 4 - 6 ovojn grizajn kun purpure brunaj makuloj. Kiam la birdino estas surprizita, ĝi havas la kutimon ŝirmi la enirejon de la nesto per maldikaj branĉoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Ornitologia taksonomio.
  2. AviList v2025, konsultita la 30-an de jan. 2026.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Birds of the World, Indian Pitta.