Kurume
Kurume | |||||
---|---|---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||||
kerna urbo de Japanio, urbego [+] | |||||
| |||||
Lando | Japanio | ||||
gubernio | Gubernio Fukuoka | ||||
Koordinatoj | 33° 19′ N, 130° 30′ O (mapo)33.31925130.50833333333Koordinatoj: 33° 19′ N, 130° 30′ O (mapo) [+] | ||||
Akvokolektejo | 229,96 km² (22 996 ha) [+] | ||||
Areo | 229,96 km² (22 996 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 302 858 [+] (1-a de septembro 2020) | ||||
Horzono | UTC+9 | ||||
Vikimedia Komunejo: Kurume, Fukuoka [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Kurume, (japane 久留米市) estas urbego en Japanio, en insulo, samtempe regiono Kiuŝuo, en Gubernio Fukuoka.
Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2024 Kurume havis populacion de 295 367.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Kurume situas laŭ rivero sur ebenaĵo, sed proksime estas ankaŭ montoj. Saga (urbo) troviĝas 22, Ōmuta 32, gubernia sidejo Fukuoka 33, Kumamoto (urbo) 62, Kitakjuŝu 64, Hiroŝimo 216, ĉefurbo Tokio 871 kilometrojn aere laŭ [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo de Kurume estis parto de antikva provinco, eĉ ties ĉefurbo. Baldaŭe la fortikaĵo havis gravan signifon por kontroli la ĉirkaŭan areon. En 1889 ĝi estis kreita moderna municipo. Inter 1915 kaj 1919 pli ol mil germanaj soldatoj vivis en la proksima militkaptitejo kun bonaj viveblecoj. Kurume estis garnizonurbo por la Japana Imperia Armeo ekde 1922, krome centro por la kaŭĉuka industrio. Dum la 2-a mondomilito pro aviadila atako 212 homoj mortis kaj la urba centro detruiĝis. En 2001 Kurume estis nomumita speciala urbego kaj en 2008 Kerna Urbo. Tiutempe la geografia amplekso grandiĝis pro aneksado de la najbaraj komunumoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La tradiciaj produktoj estis la teksita indigo-tinkturfarbita ŝtofo en Kurume. Nuntempe ĝi estas regiona komerca centro, krome naskiĝloko de firmao pri aŭtopneŭoj Bridgestone. Estas ankaŭ multaj fabrikoj precipe por prilabori kaŭĉukojn. En la lastaj jaroj oni produktas motorojn de malpezaj veturiloj.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Kurume la plej altnivela eduko okazas en universitato, altlernejo kaj instituto.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Kurume situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 17 °C kaj varias inter 12-22 °C. La jarpluvo averaĝas 1938 milimetrojn, neniam neĝas. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter junio-aŭgusto iomete pli ofte pluvas.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Kurume havas bonajn fervojajn kaj ĉefvojajn kontaktojn.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Kaname Akamatsu, ekonomikisto
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans