Kuruo (regno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lokigo de la reĝlando Kuruo en la ferepoka Barato.

Kuruo estis raĝlando de unuiĝintaj hindarjaj triboj kiu apartenis al la veda civilizo de Barato. Ĝi estis unu el la dek ses grandaj regnoj. Ĝia regno situis en la areo de Harjano (vidu Kurukŝetro). Ili formis la unuan politikan centron de la hindarjoj dum la veda periodo, kaj post la apero en la regiono Panĝabo, estis kie ekiĝis la kodigado kaj redaktado de la vedaj tekstoj.

Arĥeologie, ĝi probable apartenis al la kulturo de la grizfarbitaj ceramikaĵoj[1] inter la –12-a kaj –9-a jarcentoj. Dum tiu tempo, la mineralo fero unue aperas en okcidenta Hindujo kaj estas konata kiel nigra metalo en la Atarvavedo.

Laŭ Atharva-veda, Parikŝito estas reĝo de la kuruoj. Ofte, en la veda literaturo, la Kurua raĝlando estas menciata kune kun Panĉalo (kies raĝlando troviĝis ĉe la basenoj de la riveroj Gango kaj Jamuno).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Samuel 2010, p. 50-51.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  1. Samuel. (2010) The Origins of Yoga and Tantra: Indic Religions to the Thirteenth Century (angle). Cambridge University Press, p. 61–63.