Kurzgesagt – In a Nutshell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kurzgesagt)
Kurzgesagt – In a Nutshell
Origino Munĥeno,  Germanio
Retejo Kurzgesagt.org
YouTube-informoj
Kanalo Kurzgesagt
Aktivaj jaroj 2013-nun
Ĝenroj Edukado, animacio, scienco
Abonantoj 9 000 000
Totalaj spektoj 650 000 0000
(Datumoj lastfoje ĝisdatigitaj je la 28-a de junio 2019.)

Kurzgesagt – In a Nutshell (antaŭe Kurzgesagt) estas YouTube-kanalo kaj desegnostudio bazita en Munĥeno. La YouTube-kanalo fokusiĝas al kreado de animaciaj edukadaj filmetoj. Ĝi estis fondita de Philipp Dettmer en 2013, la kanalo nunteme havas pli ol 5 miliono da abonantoj. YouTube-videoj de Kurzgesagt ofte pridiskutas sciencajn temojn, kiel la praeksplodo, sed ankaŭ kelkfoje temas pri politikaj kaj filozofiaj temoj, kiel la eŭropa migra krizo kaj optimisma neniismo. Iliaj videoj kutime ilustras preskaŭ ĉiujn estaĵojn kiel birdojn kaj enhavas multajn referencojn al popularaj kulturaĵoj, inkluzive Doctor Who, Star Wars, StarCraft, Pokémon, Rick and Morty, Mickey Mouse, Sonic the Hedgehog kaj Don't Hug Me I'm Scared.

Germana kanalo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas ankaŭ germana kanalo "Dinge Erklärt – Kurzgesagt" kiu estas financata de la germana publika rettelevido Funk ekde la 28a de septembro 2017.

Subtitoloj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Komunumo de adorantoj kreis subtitolojn en Esperanto por multaj videoj de Kurzgesagt, ekzemple la video pri optimisma humanismo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]