Kuspo (specialaĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuspo je (0, 0) sur kurbo x3-y2=0
Kuspo okazanta en reflekto de lumo en fundo de taso

En specialaĵa teorio kuspo estas singulara punkto de kurbo.

Por kurbo difinita kiel la nula aro de funkcio de du variabloj f(x, y)=0, la kuspoj sur la kurbo estas punktoj (x, y) kiuj havas samtemple ĉiujn jenajn propraĵojn:

  • f(x, y)=0
  • La matrico de Hessian de la duaj derivaĵoj havas nulan determinanton.

Klasika ekzemplo de kuspo estas punkto (0, 0) sur kurbo

x3-y2=0

Ĉi tiu kurbo povas esti esprimita parametre kiel

x=t2, y=t3

Kuspoj estas ofte trovitaj en optiko kiel formo de kaŭstikoj. Ili estas ankaŭ trovataj en projekcioj de profilo de surfaco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]