Kutimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kutimo estas agmaniero starigita de longa uzado aŭ inklino fari ian agon, akirita pro ofta ripetado; tio estas individua vidpunkto. Kutimo estas praktiko socie enradikita; tio estas socia vidpunkto. Kutimo estas ofta, sed eĉ neevitebla, agadmaniero inter animaloj, kiuj pro instinkto, faras same aŭ simile dum specifaj momentoj de ties vivo, kiel lernado, manĝado, kresko, reproduktado, memzorgado, ktp.; tio estas biologia vidpunkto.

Kutimo en sociologio[redakti | redakti fonton]

Kutimo estas grava koncepto en Sociologio kiel uzaro kaj kutimaro (Ortega y Gasset), kio estas kulturaj elementoj en la agadsistemoj, kiel instrumenta agado kaj, pro tio, parto de la socia strukturo en la Funkciismo. Ĝi estas ankaŭ asimilebla pro simileco kun kondutoj en socia psikologio kaj en la Sistema Teorio.

Kiel kultura elemento la simbola interagado igas la kutimon objekton de priskribo kaj ekspliko. Ĉe la Teorio pri Konfliktoj kaj kontraŭ la disvastigo de nova regularo en komunumo estas la popola rezisto pli grava kontraŭ ŝanĝoj.

Kutimo kiel fonto de juro[redakti | redakti fonton]

Kutime la leĝoj estas kodigitaj laŭ maniero kongrua kun la kutimoj de la socio kiun ili regas, kaj ekster leĝo, kutimo povas konstitui unu el la fontoj de juro. Tamen ie, kiel en Navaro en Hispanio, aŭ en la landoj kie regas la anglosaksa juro la kutimo estas unuaranga fonto de juro kaj tiele aplikiĝas antaŭ (aŭ samtempe) la leĝo. Estas la "konstanta kaj senŝanĝa ripeto de regulo de konduto, ĉe la konvinko, ke tio obeas al jura neceso". Ankaŭ difiniĝas kiel "la regularo devena el la ripeto pli malpli konstanta de uniformaj agoj".

La jura kutimo postulas du kondiĉojn jene:

  • La subjektiva faktoro aŭ opinio iuris (en la latina), kio estas kredo aŭ konvinko, ke tiu ĝenerala praktivo estas deviga kaj tiele produktas rajtojn kaj jurajn devigojn.
  • La objektiva faktoro aŭ inveterata consuetudo, kio estas praktiko de la kutimo laŭ ĝi kaj kiu devas esti ripetita kaj malkonfuza.[1]

Por ke la kutimo reprezentu kolektivan kaj spontanean volon devas esti ĝenerala, konstanta, egala kaj daŭra.

Internacia kutimo[redakti | redakti fonton]

En internacia juro la kutimo estas ĝenerala kaj ripetita praktiko de la ŝtatoj kaj de aliaj subjektoj de internacia juro, akceptata kiel jura regulo, deviga tra la nomita esperebla juro. Ĝi havas tiom da valideco kiom la internaciaj traktatoj, kaj ne ekzistas hierarkio inter ili.

Tamen, oni rimarku la faktojn kiuj kaŭzas ke ĝenerala kaj senŝanĝa praktiko estu konsiderata rajto de la subjektoj de la Internacia Juro. Por ke solidiĝu la subjektiva elemento gravas la agoj aŭ neagoj de la ŝtatoj kiuj estas signifaj por la internacia komunumo.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri kutimo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

  • Citaĵo
     Kutimo estas dua naturo. 
  • Citaĵo
     Malpaco pro limo fariĝas kutimo, malpaco pro kredo fariĝas heredo. 
  • Citaĵo
     Popola kutimo havas valoron de leĝo. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BARREIRA, Péricles Antunes, Suplemento de DIREITO INTERNACIONAL PÚBLICO p. 11, Goiânia - Goiás, elŝuto la 3an de Majo de 2008
  2. Lernu

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • CUNHA Paulo Ferreira da; Costume, in "Enciclopédia Verbo Luso-Brasileira da Cultura, Edição Século XXI", Volume VIII, Editorial Verbo, Braga, Februaro de 1999 ISBN 972-22-1926-x
  • Gajda Jan, Antropologia kulturowa. Wprowadzenie do wiedzy o kulturze, Toruń 2004.