Kuupik Kleist
| Kuupik Kleist | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 31-an de marto 1958 (67-jaraĝa) en Gronlando | ||||
| Religio | katolikismo vd | ||||
| Lingvoj | dana vd | ||||
| Ŝtataneco | Reĝlando Danio | ||||
| Alma mater | Universitato Roskilde malsupera mezlernejo elementa lernejo | ||||
| Partio | Eskima Komunumo | ||||
| Infanoj | 5 | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jakob Edvard Kuupik Vandersee KLEIST (naskiĝis la 31-an de marto 1958 en Qullissat kiel Jakob Edvard Geisler) estas gronlanda politikisto (inuit Ataqatigiit). Li estis Ĉefministro de Gronlando de 2009 ĝis 2013.
Membro de la Inuit Atikita partio, kiu pledas por plena kaj fina aŭtonomio por Gronlando de Danio. Li estis la unua gronlanda ĉefministro ne apartenanta al la Siumut partio.[1]
En junio 2007, li estis elektita kiel la nova partiestro de la Inuit Ataqatigiit, sukcedante Josef Motzfeldt. Samtempe, li anoncis, ke li ne kandidatiĝos en la sekva Folketing-elekto, tiel demisiante poste en la sama jaro.
Sub lia gvidado, la partio atingis grandegan venkon en la parlamentaj elektoj de 2009, kiuj por la unua fojo senigis Siumut je la ĉefministreco.
Kleist altiĝis al potenco sur tagordo kiu inkluzivis purigadon sekve registarajn skandalojn.[2] La registaro de Kleist promesis fokusiĝi sur sociaj problemoj kiel alkoholismo, hejma perforto kaj alta ofteco de sinmortigo.[3]
Li ankaŭ estas konata kiel muzikisto kaj estas nomita "la gronlanda respondo al Leonard Cohen ".
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . First board for Arctic Indigenous Film Fund revealed (exclusive) (2018-03-09). Alirita 2024-01-26 .
- ↑ Greenland Votes to Get Tough on Investors; New Ruling Party Campaigned to Backtrack on Country's Recent Opening to Investment From Foreign Mining Ventures 13 March 2013 WSJ
- ↑ Self-rule introduced in Greenland - BBC News. Published 21 June 2009. Retrieved 21 June 2009.

