Kuvajto
دولة الكويت | |
Dawlat al-Kuwayt [Daŭlat al-Kuŭajt] | |
Kuvajto | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Al-Nasheed Al-Watani | |
![]() | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Kuvajto |
Oficiala(j) lingvo(j) | araba lingvo |
Uzata(j) lingvo(j) | Araba |
Areo % de akvo |
17 820 km² ? |
Loĝantaro | 2 335 648 |
Loĝdenso | 116 loĝ./km² |
Horzono | +3 |
Interreta domajno | kw |
Landokodo | KWT |
Telefona kodo | +965 |
Plej alta punkto | Mutla Ridge |
Plej malalta punkto | Persa Golfo |
Politiko | |
Politika sistemo | Konstitucia monarkio |
Ŝtatestro | Emiro Naŭaf al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah |
Ĉefministro | Nasser Al-Mohammed Al-Ahmed Al-Sabah |
Ekonomio | |
Valuto | Kuvajta dinaro |
Kuvajto (arabe الكويت al-Kuwayt, [al-Kuŭajt]) estas malgranda nafto-riĉa monarkia ŝtato ĉe la bordo de la Persa golfo. Ĝia ĉefurbo same nomiĝas Kuvajto. La landon najbaras Sauda Arabio en la sudo kaj Irako en la nordo. Kuvajto situas en sudokcidenta Azio.
Oni kelkfoje nomas la landon Kuvajtio, por distingi ĝin de la urbo, sed pli ofte oni nomas la landon Kuvajto.
Ekde la sendependiĝo de Kuvajto de Britio la 17-an de junio 1961, Kuvajto konservis fortajn eksterlandajn rilatojn kun la plej multaj landoj, precipe kun landoj de la araba mondo. Ĝiaj grandaj naftorezervoj donas al ĝi elstaran voĉon en tutmondaj ekonomiaj forumoj kaj organizoj kiel OPEL.
En 1990, Saddam Hussein, la reganto de Irako, konkeris Kuvajton, kio estis la kialo de la malfermo de la Golfa Milito.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Landkodo: KW.
- E-nomo: Ŝtato Kuvajto.
- Nacia nomo: [Daŭlat al-Kuŭajt], دولة الكويت.
- Areo: 20.200 kv.km.
- Politika sistemo: absoluta monarĥio.
- Ŝtatestro: emiro ŝejko Ĝabir al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah (1993).
- Ĉefurbo: Kuvajto (1.100 mil).
- Urboj: Havali, Salmija, Ĝelib al-Ŝujak, Mina al-Ahmadi, al-Vafrah.
- Loĝantaro: 1.664.000 (1995), inter ili 42% kuvajtaj araboj, 19% jordanaj araboj, 6% irakaj araboj, 6% libananoj.
- Ŝtatlingvo: araba.
- Kredantoj: muzulmanoj.
- Eksporto: nafto.
- Pokapa MNP: 17.390 $.
- Monunuo: Kuvajta dinaro.
- Heredaĵo: Kuvajturbo (parlamento, ruinigita nacia muzeo, muzeo de Tarik Raĝab), al-Ĝahrah (Red Fort, estas konata de la sieĝo de 1920).
Politiko[redakti | redakti fonton]
Ĉefo de ŝtato estas la Emiro, duon-hereda titolo. La emiro nomumas la ĉefministron, kiu ĝis antaŭ nelonge estis ankaŭ la kronprinco. Konsilo de ministroj helpas la ĉefministron en lia tasko kiel kapo de la registaro. La parlamento aŭ "Majlis al-Umma", konsistas el kvindek membroj, kiuj elektiĝas ĉiun kvaran jaron. Ĉar la aliro al la kuvajtia ŝtataneco estas tre limigata, nur 10% de la loĝantaro rajtas voĉdoni.
En tempo de la Osmanida imperio Kuvajtio estis provinco de Irako, sed Britio disigis ĝin el Irako, sub propra reĝanto (sub protektorato), ĉar estis malkovrita tie grandan riĉfontojn da nafto.
Dum Saddam Hussein, Irako ne agnoskis Kuvajton kaj konsideris ĝin plu sia provinco. En 1990 ĝi konkeris Kuvajton, opiniante, ke Usono tion ne kontraŭos. Usono tamen militis kontraŭ Irako kaj, sub la egido de la UN kun forta multnacia koalicio de 500.000 soldatoj, restarigis la sendependecon de Kuvajto.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- esperante Informoj pri Kuvajto en la vikio de UEA
|
|