Sian nomon ("Kuzneckij Most", el la rusa "Forĝista Ponto") la stacio ricevis lige al la samnoma ponto trans rivero Neglinnaja (Neglinka). Nun la rivero estas tute forigita en la subterajn tubojn, sed tie ekzistas strato "Kuzneckij Most", doninta la nomon ankaŭ al la metrostacio.