Kvačany (distrikto Liptovský Mikuláš)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kvačany |
Kvačany | |
hungare: Kvacsan | |
municipo | |
Preĝejo en Kvačany
| |
Oficiala nomo: Kvačany | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Liptovský Mikuláš |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Liptov |
Montaro | Chočské vrchy |
Situo | Kvačany |
- alteco | 623 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 09′ 55″ N 19° 32′ 24″ O / 49.16528 °N, 19.54000 °O (mapo) |
Areo | 22,4352 km² (2 243,52 ha) |
Loĝantaro | 560 (31.12.2010) |
Denseco | 24,96 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1286 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 032 24 |
Telefona antaŭkodo | +421-44 |
Aŭtokodoj | LM |
NUTS | 510572 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Kvačany, Liptovský Mikuláš District | |
Retpaĝo: www.kvacany.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Kvačany, hungare Kvacsan [kvaĉan] estas malgranda vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Ekde 1960 najbara vilaĝeto apartenas al la municipo.
Situo
[redakti | redakti fonton]Kvačany situas en valo, fine de sakovojo. Liptovský Mikuláš troviĝas je 15 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1286 en formo "Kovachan". En 1715 22 familioj pagis impostojn. En 1784 451 vilaĝanoj loĝis en 53 domoj, en 1828 509 vilaĝanoj loĝis en 59 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kvacsan 436 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Liptószentmiklós, poste jam kiel Kvačany al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1928 oni minadis karbon, kiu ne estis profitdona. En 1944 la nazioj bruldetruis la vilaĝon pro agado de partizanoj. En 2001 vivis en Kvačany 569 homoj, (565 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Sankta Katerino el Aleksandrio el la 14-a jarcento, post 2 jarcentoj renesanciĝis
- la valo kun akvomuelejoj
- akvofalo Ráztocký