Kvadravosta drongokukolo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Surniculus lugubris (Horsfield, 1821) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Kvadravosta drongokukolo, Surniculus lugubris, estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ĝi troviĝas laŭlonge de Himalajo orienten ĝis Sudorienta Azio. La krioj estas serioj de penetrantaj akraj fajfoj altiĝantaj en tonalto, sed stridaj kaj haketaj.[2]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La kvadravosta drongokukolo facile distingeblas pro sia malsuprenkurba beko kaj la blanka strieca pugo kaj ekstera subvosto, kaj la vosto nur noĉita kun iomete ekflamaj pintoj. Dumfluge, blanka flugilstrio videblas de sube. Ĝi estas nestoparazito de malgrandaj turdoj. Oni ne scias kiel aŭ ĉu la drongo-simila aspekto utilas al ĉi tiu specio, sed oni suspektas, ke ĝi helpas en nestoparazitado same kiel akcipitrokukoloj aspektas kiel akcipitroj.[3]
Tiu ĉi specio similaspektas kun la Nigra drongo.
Ĝi kunhavas la genron Surniculus kun la Moluka drongokukolo, la Forkovosta drongokukolo, kaj la Filipina drongokukolo. Tiuj du lastaj estis kutime traktitaj kiel subspecioj de S. lugubris, sed ili povis esti apartigitaj kiel plenaj specioj sur la bazo de voĉo kaj junula plumaro.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International (2004). Surniculus lugubris. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a de Majo 2006. Ne minacata
- ↑ Rasmussen, P. C. & Anderton, J. C. 2005 Birds of South Asia. The Ripley Guide. Smithsonian kaj Lynx Edicions
- ↑ Davies NB & Welbergen JA (2008). “Cuckoo-hawk mimicry? An experimental test”, Proc. Biol. Sci. (PDF) 275 (1644), p. 1817–1822. doi:10.1098/rspb.2008.0331. Arkivigite je 2011-06-03 per la retarkivo Wayback Machine
| ||||||||||||||||||


