Kvadrilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kvadrilo estas je la fino de la 18-a jarcento en Francio kreita societa danco el kelkaj partoj, en kiu du grupoj el po du paroj dancas unu kontraŭ alia. Kvadrilojn verkis ekzemple la komponistoj Johann Strauß (patro), Johann Strauß (filo), Josef Strauß. Ankoraŭ oni dancas kvadrilon ĉe la mondfama Viena Opereja Balo.